Kurt von Schleicher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt von Schleicher
Persona informo
Kurt von Schleicher
Naskiĝo 7-an de aprilo 1882 (1882-04-07)
en Brandenburg an der Havel
Morto 30-an de junio 1934 (1934-06-30) (52-jaraĝa)
en Neubabelsberg
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Parkfriedhof Lichterfelde vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Prusa Militakademio vd
Partio senpartia vd
Familio
Edz(in)o Elisabeth von Schleicher vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Aktiva dum 1900– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kurt Ferdinand Friedrich Hermann VON SCHLEICHER (Pri tiu ĉi sono elparolo, naskiĝis la  7-an de aprilo 1882(nun 1882-04-07) en Brandenburg an der Havel; mortis la 30-an de junio 1934 en Neubabelsberg apud Pocdamo) estis germana oficiro, laste generalo de la infanterio, kaj politikisto. Inter komenco de decembro 1932 kaj fino de januaro 1933 li estis en la ofico de germana regna kanceliero.

Kurt von Schleicher, 1933.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita kiel filo de prusa oficiro, Schleicher estis edukita milite al leŭtenanto en la soldata lernejo Lichterfelde apud la germana ĉefurbo Berlino inter la jaroj 1896 kaj 1900. Fine de la edukado li komencis sian oficon de oficiro en la 3-a gardistara regimento staciita apud Berlino.

Naŭ ĝis dek jarojn poste Schleicher nomumitis ĉefleŭtenanto kaj iris al la milita akademio. En 1913 li finis la tiean edukon kaj iris al la granda ĉefa stabo de generaloj, kie li laboris en la sekcio pri forvojoj sub la ĉefleŭtenanto Wilhelm Groener. En 1914 jam komenciĝis la Unua Mondmilito, sed li nur venis al la fronto (en Galicio) maje de 1917.

Post la malsukcesa milito fiaskis la politika sistemo en Germanujo kaj estiĝis la Vajmara Respubliko – la unua tutgermana demokratio, regita de la nova prezidento Friedrich Ebert. En Septembro 1919 oni ordonis al Schleicher iri al la Regna ministerio pri defendo, kie li iĝis kunlaboranto kaj konsilanto de generalo Hans von Seeckt.

En 1929 Schleicher fariĝis al ŝtata sekretario kaj samtempe al generala majoro. Du jarojn poste li edziĝis kun Elisabeth von Henning, la 28-an de julio 1931. Aprile de la sekva jaro la germana regno malpermesis la naziisman militoorganizaĵon SA (germanlingve Sturmabteilung), kio rezultis en kverelo inter Schleicher kaj Groener, kiu nun estis regna ministro pri defendo. Schleicher proponis maldanĝerigi la naziojn, i.a. per la transformigo de SA al nepartia defenda organizaĵo, sed tiu propono ne estis akceptata.

La 1-an de junio 1932 nova parlamento estis elektita kaj Schleicher iĝis tiam regna ministro pri defendo en la kabineto de Franz von Papen, kiun Schleicher mem estis proponinta kiel sekvanto de Heinrich Brüning kiel kanceliero al la regna prezidento Paul von Hindenburg. La 17-an de novembro la kabinedo de Papen eksiĝis, kaj la 3-an de decembro Schleicher iĝis mem kanceliero per la decido de Hindenburg, sed Schleicher ne sukcesis estigi registaron pro la diferencoj kaj la reciproka malakcepto de la dekstra partio NSDAP kaj la maldekstra SPG. Fine de januaro 1933 Schleicher fine decidis eksiĝi kun sia kabinedo kaj konsili, ke Hitler, la estro de la politikaj dekstruloj, iĝu kanceliero.

La 30-an de junio 1934 la registaro de Hitler riproĉis al siaj politikaj adversuloj kaj subtenantoj de la organizaĵo SA, al kiuj ja ankaŭ apartenis Schleicher, ke ili estis provintaj fari puĉon. Kiel ŝajnan defendon la reĝimo de Hitler atakis la adversulojn en la tiel-nomata Nokto de la longaj tranĉiloj: Schleicher kaj lia edzino estis murditaj hejme.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deutsches Historisches Museum Arkivigite je 2012-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (Germana Historia Muzeo), vidite la 13-an de oktobro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]