Mary Black

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Black
Mary Black en 2005
Mary Black en 2005
Bazaj informoj
Naskonomo Mary Black
Naskiĝo 23-an de majo 1955 (1955-05-23) (68-jaraĝa)
en Dublino
Ĝenroj Kelta muziko
Folko
Aktivaj jaroj 1965–nuntempo
Retejo www.mary-black.net
Persona informo
Ŝtataneco Irlando
Familio
Frat(in)o Frances Black
Infanoj Danny O'Reilly • Róisín O
Parencoj Aoife Scott
Eoghan Scott
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.mary-black.net
vdr

Mary Black (Dublino, 22-an de majo 1955) estas irlanda kantistino. Ŝi komencis en la bando de sia familio; ŝia patro Kevin Black estis violonisto, ŝia patrino Patricia Daly kantistino kaj ŝiaj fratoj havis propran muzikgrupon. En 1965 ŝi partoprenis en la folkgrupo Terrace (pliposte General Humbert) el Dublino; en 1982 ŝi partoprenis dufoje kun De Dannan. Ŝia fratino Frances Black ankaŭ estas famkonata kantistino.

Mary estas edzino de Joe O'Reilly, manaĝero de diskokompanio. Ili havas du filojn (Conor kaj Danny) kaj unu filinon (Róisín) kiu ankaŭ estas kantistino. Ŝia filo Danny estas membro de la irlanda rok-bando The Coronas.

En 1983 Mary Black komencis solokarieron. Ŝi aperis kun: Emmylou Harris, Mary Chapin Carpenter, Joan Baez kaj Van Morrison sur la scenejo.

Dum ŝia diskodebuto Carl Geraghty akompanis ŝin kun saksofono, Garvin Gallagher kun basgitaro, Pat Crowley kun piano kaj akordiono, Dave Early kun drumo kaj Frank Gallagher kun violono, sintezilo kaj fluto. Declan Sinnott plilongigis sian longedaŭran asocion kun Mary Black kaj ludas gitaron.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Mary Black (1983)
  • Collected (1984)
  • Without the Fanfare (1985)
  • By the Time it Gets Dark (1987)
  • No Frontiers (1989)
  • The Best Of Mary Black (1990)
  • Babes in the Wood (1991)
  • The Collection (1992)
  • The Holy Ground (1993)
  • Circus (1995)
  • Looking Back (1995)
  • Shine (1997)
  • Speaking with the Angel (1999)
  • The Best of Mary Black 1991-2001 & Hidden Harvest (2001)
  • Mary Black Live (2003)
  • Full Tide (2005)
  • Stories From The Steeples (2011)

Kun De Dannan

  • Song For Ireland (1983)
  • Anthem (1985)

Retejo[redakti | redakti fonton]