László Fejes Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Fejes Tóth
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1915 (1915-03-12)
en Szeged
Morto 17-an de marto 2005 (2005-03-17) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

László Fejes Tóth [lAslO fejeŝ], laŭ la hungara skribmaniero Fejes Tóth László estis hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

László Fejes Tóth naskiĝis kiel Tóth László la 12-an de marto 1915 en Szeged. Li mortis la 17-an de marto 2005 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Tóth frekventis universitaton, poste li okupiĝis precipe pri geometrio. Li prenis la nomon "Fejes", ĉar en Hungario multe da "László Tóth"-oj vivas. En 1960 li estis gastprofesoro en universitato en Freiburg, en 1963 en universitato de Viskonsino. Li gvidis filion de Hungara scienca Akademio nomata Matematika Esplora Instituto inter 1970-1983. Li ricevis premion Kossuth en 1957, inter 1962-2002 ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj faklibroj[redakti | redakti fonton]

  • Regular figures 1964
  • Reguläre Figuren 1965
  • Lagerungen in der Ebene auf der Kugel und im Raum 1972

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • germana kaj hungara Vikipedioj