Romuald Szeremietiew

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romuald Szeremietiew
Persona informo
Romuald Szeremietiew
Naskiĝo 25-an de oktobro 1945 (1945-10-25) (78-jaraĝa)
en Olmonty
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Vroclavo vd
Partio Q11822276 vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Laborkampo politikoĵurnalismo vd
Aktiva en Varsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Romuald SZEREMIETIEW (naskiĝis la 25-an de oktobro 1945 en Olmonty, proksime al Bjalistoko) estas pola politikisto, publikigisto, doktoro habilita de militistiko, eksa oficiro de Pola Militistaro, parlamentano de la 3-a kadenco, estinta vicministro kaj plenumanta devojn de ministro pri nacia defendo, universitata lekciisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1972 Romuald Szeremietiew finis leĝon en Universitato de Vroclavo. En 1995 doktoriĝis surbaze de laboraĵo Kierowanie obronnością Rzeczypospolitej Polskiej (Gvida defendado de Pola Respubliko) ĉe Strategia-Defenda Fakultato en Akademio de Nacia Defendo; habilitiĝis samfakultate pri la temo O bezpieczeństwie Polski w XX wieku (Pri sekureco de Pollando en la 20-a jarcento) ses jarojn pli poste. De la 90-aj jaroj laboris en la Akademio kaj estis dungita ĉe Krakova Supera Lernejo.

En la periodo de Pola Popola Respubliko estis membro de Stronnictwo Demokratyczne (Demokratia Partio) ĝis 1970 kaj de Stowarzyszenie "Pax" (Asocio "Paco") ĝis 1976, kunsidis en Vojevodia Nacia Konsilio en Leszno. Li aktivis en opoziciaj organizaĵoj. En 1979 estis unu el kunkreintoj de Konfederacio de Sendependa Pollando, kiun li forlasis en 1985, fondante sian partion. Inter la jaroj 1981 - 1984 estis malliberigita pro tiu ĉi aktivado kaj liberigita danke al amnestio.

En la registaro de Jan Olszewski estis en 1992 nomumita vicministro pri defendo. Li apartenis al kunfondintoj de Ruch dla Rzeczypospolitej (Movado por la Pola Respubliko) partio organizita de la estinta ĉefministro. En la jaroj 1997–2001 kadre de Akcja Wyborcza Solidarność estis parlamentano, elektita en distrikto Radom. Fine de la kadenco estis neasociita deputito.

En la registaro de Jerzy Buzek denove iĝis vicministro pri defendo. Li estis tamen suspendita kaj poste maldungita de la funkcio pro publikaĵo en Rzeczpospolita akuzanta lin pri korupto. La proceso daŭris de 2005 ĝis 2008 kiam la juĝo senkulpigis lin. Novembre 2010 Romuald Szeremietiew estis ankaŭ senkulpigita de akuzo pri malkaŝo de ŝtata sekreto.

Oktobre 2008 iĝis profesoro kaj gvidanto de leĝa katedro en Eksterloka Fakultato de Katolika Universitato Lublina en Stalowa Wola, kaj oktobre 2010 iĝis samloke fakultata dekano de Leĝo kaj Sciencoj pri Mastrumado.

En 2010 strebis por ofico de prezidanto de Varsovio kiel sendependa kandidato, unu jaron poste balotis senrezulte al Senato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]