Manuel Fraga Iribarne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Fraga Iribarne
Persona informo
Manuel Fraga Iribarne
Naskiĝo 23-an de novembro 1922 (1922-11-23)
en Vilalba
Morto 15-an de januaro 2012 (2012-01-15) (89-jaraĝa)
en Strato Fernando la Katoliko
Mortis per kora malsufiĉo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Santiago de CompostelaKomplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Popola Alianco (Hispanio)Popola PartioFET y de las JONS vd
Subskribo Manuel Fraga Iribarne
Familio
Patro Manuel Fraga Bello vd
Gefratoj Marcelo Fraga Iribarne vd
Edz(in)o Carmen Estévez vd
Infanoj Carmen Fraga Estévez vd
Parencoj Carlos Robles Piquer • José María Robles Fraga • Manuel Fraga Pedroche vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoverkisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMadrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel Fraga Iribarne (23-a de novembro de 1922 en Vilalba, 15-a de januaro 2012 en Madrido) estis hispana politikisto, ministro dum la reĝimo de Franco kaj la unuaj jaroj de la hispana transiro al demokratio, dum multaj jaroj prezidento de la aŭtonoma regiono de Galegio, kaj unu el la plej longe aktivaj politikistoj en la mondo.

Manuel Fraga komencis sian karieron dum la diktaturo de Francisco Franco, kiel ministro kaj ambasadoro en Londono. Li famiĝis kiel ministro de Turismo kaj Informado. Rilate al la unua afero, li impulsis la turismon en Hispanion, per la slogano "Hispanio estas malsama" (Spain is different!). Rilate al la dua, li prezentis leĝon pri informado, kiu iom liberaligis la reĝimon, sed ankoraŭ permesis grandan gradon de cenzuro.

Lia figuro famiĝis post la atoma akcidento de Palomares, en 1966, kiam du usonaj bombaviadiloj kraŝis super tiu malgranda urbo en Almerio, kaj okazis forta radioaktiva poluado. Fraga kaj la usona ambasadoro sin banis en apudaj plaĝoj por trankviligi la publikan opinion, kaj ŝajnigi malĉeeston de ia risko.

Post la morto de la diktatoro, li estis nomumita ministro de internaj aferoj, kaj gvidis la konservativajn fortojn. Li poste kreis konservativan partion Popola Alianco, kiu kunigis malnovajn frankistojn, kiuj deziris partopreni en la nova demokrata reĝimo, kaj bremsi la politikan evoluon. La partio estis komence minoritata, ĉar la dekstrajn fortojn gvidis la nova ĉefministro Adolfo Suárez. Tamen, post diversaj krizoj de la dekstraj fortoj, la partio de Fraga, kiu poste ŝanĝis sian nomon al Popola Partio, fariĝis la ĉefa de la hispana dekstro, kaj li gvidis la opozicion al la registaro de Felipe González.

Post diversaj balotaj malvenkoj, kaj mallonga periodo kiel membro de Eŭropa Parlamento, en 1987 Fraga lasis la ĉefan nacian lokon de la partio al José María Aznar, kaj li restis kiel honora prezidanto de la partio.

De tiam, Fraga dediĉis sian aktivecon al la regiona politiko en sia naskiĝregiono Galegio, en la nordokcidento de la Ibera Duoninsulo. En 1990 li fariĝis prezidento de la aŭtonoma registaro de la regiono. Li venkis en postaj sinsekvaj balotoj, apogante sin ĉefe en la ruralaj fortoj, kaj ludante la karton de milda regionismo (galegismo). Tamen, post la galegia baloto de la 19-a de junio de 2005, lia partio, la Popola Partio, ne sukcesis denove havi la absolutan plimulton en la regiona parlamento, kaj Fraga ĉesis esti prezidento de Galegio.

Li estis nomumita senatano, posteno kiun li konservis ĝis fine de la jaro 2011, kiam li retiriĝis pro malbona sano.

Fraga estis unu el la plej polemikaj politikistoj de Hispanio. Kun forta implikiĝo en la politiko de la diktaturo, li sukcesis konservi sian ĉefrolon en la demokratia politiko. Favorantoj defendas lian rolon en la akcepto de la demokratia reĝimo fare de la plej konservativaj fortoj de la reĝimo de Franco, dum kontraŭantoj ne ĉesis atentigi pri lia aŭtoritatema karaktero kaj lia nekompleta distanciĝo de la diktaturo.