Mirko Jelusich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirko Jelusich
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1886 (1886-12-12)
en Podmoklice
Morto 22-an de junio 1969 (1969-06-22) (82-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo scenaristo • poeto-juristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mirko JelusichJeluŝiĉ, propranome Vojmír Jelusich [ Vojmír Jelušić ] (naskiĝis la 12-an de decembro 1886 en Semily (norda Bohemio, nuntempe Ĉeĥio, mortis la 22-an de junio 1969 en Vieno) estis aŭstria verkisto, teatra kritikisto kaj nazia kulturpolitikisto en Aŭstrio.

Jelusich (dekstre) kun Karl Hans Strobl

Por Esperanto estas signifa lia romano Cezaro, kiu per si mem „ne estas aparte grava verko“, sed ĝia traduko de Ivo Rotkvić „en fajroŝprucan Esperanton“ estis „epokfara“ (Esperanto en perspektivo, UEA 1974, p. 218 kaj 221).

Jelusich naskiĝis kiel filo de fervojistaj oficistoj en Semily (1886), post du jaroj la familio transloĝiĝis al Vieno. Tie li pasigis sian infanecon kaj studis en universitato slavistikon, sanskriton, filozofion. Dum la 1-a mondmilito li estis kanonista oficiro. Post la milito li konatiĝis kun verkisto Arthur Trebitsch, kiu akiris lin por la faŝismaj ideoj. Jelusich verkis historiajn romanojn, en kiuj li elektis „fortajn virojn“ kiel modelojn por la moderna politiko.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Thyrsosstab (1920)
  • Caesar (1929)
  • Don Juan – Die sieben Todsünden (1931)
  • Cromwell (1933)
  • Hannibal (1934)
  • Der Löwe (1937)
  • Der Ritter (1937)
  • Der Soldat (1939)
  • Der Stein der Macht (1958)
  • Der Traum vom Reich (1941)
  • Die Wahrheit und das Leben (1949)
  • Bastion Europas (1951)
  • Talleyrand (1954)
  • Asa von Agder. Ein Wikinger-Roman (1964)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]