László Kardos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kardos
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1898 (1898-08-17)
en Debrecen
Morto 2-an de februaro 1987 (1987-02-02) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Pál Pándi
Okupo
Okupo Literatura tradukisto • literaturhistoriisto • literaturkritikisto • tradukisto
vdr

László KARDOS [lAslO kardoŝ], laŭ la hungara skribmaniero Kardos László estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, tradukisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Pál Pándi.

László Kardos naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1898 en Debrecen. Li mortis la 2-an de februaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kardos devenis el juda familio. Li frekventis lernejojn, poste universitaton en sia naskiĝurbo. En 1918 li jam apartenis al redaktejo de loka periodaĵo. Inter 1922-1944 li instruis en gimnazio por judoj, dume li verkadis, ekzemple en Nyugat. En 1944 li estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li havis diversajn postenojn en ministerio. Ekde 1953 li edukis en ELTE. Li ricevis premion Kossuth en 1953, pli frue ankaŭ aliajn 2 premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Karinthy Frigyes (Frigyes Karinthy) 1926
  • Tóth Árpád (Árpád Tóth) 1955
  • Bevezetés az irodalomelméletbe és az irodalomtudományba (Enkonduko al la literaturoteorio kaj literaturoscienco) 1966
  • Száz kritika (Cent kritikoj) 1987
  • Kardos László válogatott műfordításai (Elektitaj tradukoj de László Kardos) 1953
  • A tanár úr notesze - porjunulara romano 1947

Fontoj[redakti | redakti fonton]