Endre Dudich (zoologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Dudich
Endre Dudich dum laboro
Endre Dudich dum laboro
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1895 (1895-03-20)
en Tekovské Lužany
Morto 5-an de februaro 1971 (1971-02-05) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándScienca Universitato de Szeged
Familio
Edz(in)o Mária Vendl
Infano Endre Dudich
Parencoj Aladár Vendl
Okupo
Okupo zoologo • universitata instruisto • biologo • hidrologo • entomologo • speleologo
vdr

Endre DUDICH [dudiĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudich Endre estis hungara zoologo, biologo, hidrologo, entomologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Endre Dudich.

Endre Dudich naskiĝis la 20-an de marto 1895 en Hungario, en Nagysalló (nuntempa Tekovské Lužany en Slovakio). Li mortis la 5-an de februaro 1971 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Dudich frekventis universitaton en Budapeŝto, sed li pli frue batalis en la 1-a mondmilito. En 1922 li doktoriĝis en Szeged kie li eklaboris en la universitato en 1925. Li fondis societon pri kavernistoj en 1926, instituton zoologian en Budapeŝto en 1934, kie li ĝismorte laboris. Li okupiĝis precipe pri skaraboj kaj kavernoj. Li ricevis premion Kossuth en 1957.

Fontoj[redakti | redakti fonton]