Béla Tárkányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Tárkányi
Persona informo
Naskonomo Viperina József
Naskiĝo 2-an de januaro 1821 (1821-01-02)
en Miskolc
Morto 16-an de februaro 1886 (1886-02-16) (65-jaraĝa)
en Eger
Religio katolikismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teologia Altlernejo vd
Profesio
Okupo poeto • Kapitulanotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla Tárkányi [tArkAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tárkányi Béla estis hungara pastro, poeto, tradukisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Béla Tárkányi naskiĝis kiel Viperina József la 2-an de januaro 1821 en Miskolc. Li mortis la 16-an de februaro 1886 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Tárkányi frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo. En 1836 li kandidatiĝis pastro. En 1838 li komencis lerni teologion, dume li verkadis precipe poemojn. En 1844 li oficiale pastriĝis, poste li havis diversajn ekleziajn postenojn. Kelkfoje li vojaĝis havanta ekleziajn taskojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Énekek az oltári szent áldozathoz 1847 - religia kantaro kun 4 eldonoj
  • Lelki manna, az az imádságos és énekeskönyv, különösen a kath. kereszt. ifjúság számára 1853 - religia kantaro, plurfoje eldonita en 244,000 ekzempleroj
  • Tárkányi B. J. költeményei (Poemoj de Béla Tárkányi) 1857 (5000 ekzempleroj)
  • Különféle alkalmi énekek (Diversaj porokazaj (religiaj) kantoj) 1859, en 1906 okazis la deka eldono
  • Zsoltárok könyve (Libro de psalmoj)
  • Sanctissimo Domino Nostro Leoni P. P. XIII. Societas Literaria s. Stephani protoregis nomine 1883

Fontoj[redakti | redakti fonton]