Lajos György Arányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos György Arányi
Lajos György Arányi (1869)
Lajos György Arányi (1869)
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1812 (1812-05-29)
en Komárno
Morto 28-an de julio 1887 (1887-07-28) (75-jaraĝa)
en Nagymaros
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Lajos György ARÁNYI [lajoŝ djordj arAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Arányi Lajos György estis hungara kuracisto, patologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Memortabulo de Lajos György Arányi

Lajos György Arányi naskiĝis [1] kiel Lóstájner Lajos György la 29-an de majo 1812 en tiam hungara urbo Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 28-an de julio 1887 en Nagymaros.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos György Arányi frekventis gimnaziojn en Buda kaj Pest (urbo), poste li pristudis filozofion kaj juron. En 1831 granda epidemio pri ĥolero okazis, kie li partoprenis en la flegado. Lia patrino instigis lin esti kuracisto kaj ne juristo. Li perpiede vagadis en Hungara reĝlando, pri kio li verkis vojaĝpriskribon. Li kuracadis 2 jarojn, poste li studis kuracajn konojn ankaŭ en Vieno kaj Padova. En 1844 li denove eklaboris en Pest. En 18481849 li partoprenis la liberecbatalon kiel kuracisto, tial post fiasko de la batalo li ne rajtis kuracadi 9 monatojn. En 1855 li ekinstruis en la universitato. Dum sia libertempo li fervore apogis la arkeologion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Memoranda der pathologischen Anatomie 1855
  • A kórboncztan elemei 1864
  • Rójuk le 800 éves adósságunkat s állítsunk sz. István király dicsőitésére emléket 1870

Fontoj[redakti | redakti fonton]