Nikolaj Benardos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Benardos
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1842 (1842-07-26)
en Mostove, Yelisavetgradsky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 8-an de septembro 1905 (1905-09-08) (63-jaraĝa)
en Fastiv, Vasilkovskiy Uyezd,  Rusia Imperio
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Kijiva Universitato
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto
vdr
6-kopeka poŝtmarko emisiita en USSR okaze de la 100-a jubileo de elektra veldado

Nikolaj Nikolajeviĉ BENARDOS (ruse Николай Николаевич Бенардос) naskiĝis la 8-an de aŭgustogreg. 1842 en Benardosovka, Ĥersona provinco, laRusia Imperio (nun Mostovoje, Mikolajeva provinco, Ukrainio) — mortis la 21-an de septembro 1905 en Fastiv (ukraine Фастів) urbo situanta apud Kievo estas elstara rusa inĝeniero kaj inventisto. Li famiĝis ĉefe en elektroteknika fako kaj havis ĉ. 200 inventaĵojn.

Li estas kreinto de elektra veldado, kiun oni ĝis nun uzas por alluti aŭ disigi metalaĵojn. La aparaton Elektro - Hefesto kaj procedon li patentigis en 1885 en Germanio, Francio, Rusio, Italio, Britio, Usono, Belgio kaj aliaj landoj.

Lia avo Pantelejmon Benardos estis enmigrinto el Grekio kaj militservis en la rusa armeo kiel generalo.

Inventante akumulilon kun plumbaj lamenoj kaj acida elektrolito Nikolaj inhalis venenajn vaporigojn, kiuj defektis lian pulmon.

Li mortis en hospico por mizeruloj, ĉar tutan sian enspezon li utiligis por laboro.

Lia edzino nomiĝis Anna Aleksejevna Lebedeva. La geedzoj havis kvar filojn kaj unu filinon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]