Zsigmond Bubics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Bubics
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1821 (1821-03-11)
en Ozora
Morto 21-an de majo 1907 (1907-05-21) (86-jaraĝa)
en Baden
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Familio
Frat(in)o Ede Bubics
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • pentristo • katolika episkopo
vdr

Zsigmond BUBICS [ĵigmond bubiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bubics Zsigmond estis hungara episkopo, membro honora de Hungara Scienca Akademio.

Zsigmond Bubics naskiĝis la 11-an de marto 1821 en Ozora. Li mortis la 21-an de majo 1907 en Baden.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Bubics [1] komence lernis en Magyaróvár kaj Sopron, poste li studis teologion en Győr kaj Vieno. Li pastriĝis en 1844 kaj li ricevis la unuan laborlokon en Magyaróvár. Baldaŭe li plulernis en Vieno 3 jarojn, fine li estis hejma instruisto ĉe familio Esterházy. Li vojaĝis al Anglio en 1853, al Germanio en 1856, fine al Italio. En 1867 li ekhavis katolikan postenon en Győr, en 1871 li iĝis abato. En 1880 li ekdirektis pastran lernejon. Post 4 jaroj li estis elektita deputito parlamenta, fine li iĝis episkopo de Kassa. Li okupiĝis ankaŭ pri historio kaj artoj. Li donacis sian kolekton al diversaj muzeoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyarországi várak és városoknak a M. N. Múzeum könyvtárában létező fa- és rézmetszetei (1880)
  • A középkori miniature festészetről (1883)
  • Az Esterházy-család története (Historio de familio Esterházy) (1894)
  • diversaj aliaj artikoloj ĉefe pri la 17-a jarcento

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.