Kenneth Searight

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenneth Searight
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1883 (1883-11-15)
en Kensington
Morto 28-an de februaro 1957 (1957-02-28) (73-jaraĝa)
en Folkestone
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Charterhouse School vd
Profesio
Okupo lingvistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kenneth Searight (Kensington, 18831957) estis la kreinto de la internacia helplingvo sona. Searight priskribas ĝian gramatikon en sia libro Sona: An auxiliary neutral language.

Searight estis bone konata en elegantaj samseksemaj medioj de Britio kiel tre dezirinda paro kaj estis koramiko de verkistoj kaj intelektuloj de sia tempo. Charles Kay Ogden, tiam eldonisto, profitante lian famon inter aristokratoj kaj artistoj, konvinkis lin tial ke li permesis publikadon de lia planlingvo. La verko havis favoran ricevon de brita kritiko. Ogden publikigis en la libro Sonan/bazan anglan vortaron, profitante por propagandi sian propran projekton.