Ludwig Schödl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Schödl
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1909 (1909-10-31)
en Berlino
Morto 20-an de februaro 1997 (1997-02-20) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo tradukistoesperantisto
vdr

Ludwig SCHÖDL (naskiĝis la 31-an de oktobro 1909 en Berlino, mortis la 20-an de februaro 1997 en Neuruppin, Germanio) estis elstara aktivulo de la laborista Esperanto-movado en Germanio kaj internacia en la 1930-aj jaroj. Post la milito li forte porbatalis kaj influis la restarigon de Esperanto-movado en Germana Demokratia Respubliko, kaj fariĝis unu el ties ĉefaj aktivuloj. Li aktivis por la disvastigo de Esperanto inter infanoj, multe verkis - i.a. la unuan E-lernolibron eldonitan en GDR ĉe ŝtata eldonejo (Wir lernen Esperanto sprechen, 1967), korespondajn kursojn kaj kantarojn, abunde tradukis kaj brile prelegadis.

Vivo[1][redakti | redakti fonton]

1909-1930 Metia instruiĝo – Migrado - Esperanto-lernado[redakti | redakti fonton]

La patro estis seruristo. Schödl sep jarojn vizitis la elementan lernejon kaj unu jaron la gimnazion. Li ne plulernis, malŝatante burokratan karieron, sed lernis de 1924 ĝis 1928 ĉe firmao Schwartzkopff la metion de ilfaristo. Poste li laŭ kutimo de metiistoj migradis du jarojn tra Aŭstrio, Svislando, Ĉeĥoslovakio, Francio, Hispanio kaj Portugalio, kunpreninte Esperanto-lernolibron por lerni survoje.

Schödl memoris poste: „La tempo pasis, ni forlasis Francujon kaj venis en Hispanujon, kaj fine ni renkontis en Valencio la unuajn esperantistojn. Mi povis iel-tiel paroli kun ili, kaj tio nun estis la venko de Esperanto por mi persone.“[2].

1930-1933 Laborista esperantisto – Agado en GLEA[redakti | redakti fonton]

En 1930 li revenis al Berlino kaj dediĉis kiel senlaborulo sian tempon kaj forton al la Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), en kiu li tuj membriĝis.

GLEA ekde la kongreso en Essen (1930) apartenis al „Interessengemeinschaft für Arbeiterkultur“ (IfA - Intereso-societo pri Laborista Kulturo) kaj havis nun komunisman orientiĝon. Schödl nek rimarkis kontaktojn al la neŭtrala Esperanto-movado, nek al la socialdemokrata. Li poste konfesis: „Mi devas hodiaŭ bedaŭrinde diri, ke mi sciis tute nenion pri tio kaj nenion rimarkis. Mi havis neniun ideon pri multaj esperantistoj, kiujn mi poste lernis alte estimi.“[3].

Schödl, loĝinta en Bellermannstraße, agadis ĉefe en Dircksenstraße 42 (GLEA-oficejo 1930-1933). Li transportis pakaĵojn kun gazetoj aŭ libroj de la poŝto al la oficejo kaj lernis uzi la skribmaŝinon por fari skriblaborojn. Li kunlaboris kun Alice Wiebach (1906-2000, ekde 1944 lia edzino), kun Ernst Kissler, Joĉjo Bata (1900-1937), Wilhelm Wildebrand (1904-1998), kaj Herbert Murawkin (1905-1937) En 1932 li membriĝis al Komunista Partio de Germanio (KPD).

En la Ĝenerala Jarkunveno de la berlina GLEA-grupo la 17-an de januaro 1932 li estis elektita prezidanto de la nove fondita grupo kun ĉirkaŭ 250 membroj.

Ĉefe li organizis Esperanto-kursojn, la Proletan Esperanto-Korespondadon (PEK) kaj kontaktojn pere de ĝi en eksterlandon. Schödl akcentis poste: “Hodiaŭ ĉiu gazeto, …, havas korespondantojn en eksterlando, ĉu en Japanio, Ĉinio, AmerikoBrazilio. Siatempe speciale por la laborista gazetaro tio ne ekzistis.“ Kadre de PEK laboristaj esperantistoj el aliaj landoj sendis leterojn kun raportoj al la Dircksenstraße.

Schödl tradukis kaj tajpis ilin kune kun Alice. Poste ili estis donitaj al la laborista gazetaro en Germanio. Aldone estis aperigitaj PEK-kajeroj kun raportoj en Esperanto pri Germanio kaj senditaj al aliaj landoj.

Ankaŭ la oficejo de la SAT-opozicio ekde 1930 estis ĉe GLEA en Berlino. Tie aperis la gazeto „Internaciisto“  reage al la gazeto de SAT „Sennaciulo“. Ludwig Schödl kune kun Alice multe helpis en la preparo kaj organizo de la IPE-fondkongreso en 1932.

1933-1945 Neleĝa agado por GLEA - Kontaktprovo kun rezistmovado - Arestita - Edziĝo - Filino[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1933 estis fermita la GLEA-oficejo, Schödl povis foriri nesuspektate kaj averti aliajn. Li nun kaŝe loĝis en Reinickendorfer Straße kaj daŭrigis neleĝe sian laboron por la malpermesita GLEA.

Li kunorganizis kaŝajn renkontiĝojn de Esperanto-amikoj je pasko en Tiefensee kaj regule en Jungfernheide/Saatwinkel ĝis la somero 1933. Ĉe Hans Schwendi la partoprenantoj lernis la Esperanto-instruadon. Per lia metodika materialo Schödl mem instruis proprajuĝe sukcese. Kune kun Adolf Schwarz per la ĝustatempe el Dircksenstraße savita multobligilo li produktis kaŝskribaĵojn  – ekstere reklamo por Nivea-kremo kaj interne PEK-raporto en Esperanto pri la vivo en Germanio.[4].

Kiel kuriero li veturis tra Germanio por peri kontaktojn al GLEA- kaj IfA-amikoj kaj -grupoj.

Pro danĝero de malkovro Schödl en malfrua somero 1933 devis elmigri. Li ricevis mandaton de GLEA, kontakti la IPE-sidejon en Londono, kaj neleĝe iris tra la Ercmontaro, Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio al Francio, kie li estis arestita kaj forigita al Svisujo. De Vieno li revenis al Berlino kaj estis sendita de la GLEA-estraro al Francio por partopreni la IPE-kongreson en Lille en 1934. Poste li organizis konferencon de funkciuloj de la iama laborista Esperanto-movado en Bad Ischl.

Ekde militkomenco en 1939 li estis en kelkaj internigaj kampadejoj en suda Francio, laste en Montanban. En 1941 li forlasis la neokupitan zonon de Francio por kontakti en la okupita zono rezistobatalantojn, sed estis arestita en la trajno kaj venigita al Berlino al la polica arestejo ĉe Alexanderplaco, poste al esplorarestejo Lehrter Straße. Sekvis proceso.

Je kristnasko 1941 li venis hejmen kaj estis devigita al laboro ĉe „E. Schroth, Lehren und Werkzeuge“ („E. Schroth, kalibriloj kaj laboriloj“). Li estis deklarita „UK“ (unabkömmlich – neeksigebla), do ne devis soldatiĝi.

Ankoraŭfoje li mallongatempe estis arestita dum vizito ĉe parencoj en Vieno. En la sama monato Ludwig kaj Alice Schödl geedziĝis. La komuna loĝejo en Markgrafendamm 30 estis detruita per bomboj en februaro 1945. Ili loĝis portempe ĉe la gepatroj de Ludwig en Berlin-Wittenau. En 1945 naskiĝis ilia filino Ingrid.

1945-1949 Instruistaj studado kaj laboro – Esperanto-instruado[redakti | redakti fonton]

Ludwig Schödl kun edzino kaj filino nun profesie novorientiĝis. En Berlino-Tegel en la Vilao Borsig li instalis hejmon por 30 gejunuloj, kies gepatroj estis viktimoj de la faŝismo[5] kaj prizorgis pri ili  ĝis la alveno de la francaj trupoj.

Schödl translokiĝis al Großzerlang en Sovetunie okupita zono (hodiaŭ loka parto de Rheinsberg) kaj tie fariĝis „Schulamtsanwärter“ (kandidato por instruista ofico) kaj „Neulehrer“ (novinstruisto), poste al la vilaĝo Linow (1946 ĝis 1949). Li instruis „en vilaĝaj unuklasaj lernejoj… ĉiujn fakojn al infanoj, apartenantaj al ok klasoŝtupoj, ĉiam kelkajn ŝtupojn en unu ĉambro.“[6].

En ambaŭ vilaĝoj li instruis Esperanton.

Tiutempe en kelkaj lokoj de Sovetunie okupita zono ekfloris Esperanto-agado. La 29-an de septembro en 1946 en Dresden-Neustadt esperantistoj el 38 urboj fondis „Arbeitsgemeinschaft Deutscher Esperantisten in der Sowjetzone – AES“ (Laborsocieto de Germanaj Esperantistoj en la Sovetunie Okupata Zono), sed en 1949 aperis dekreto malpermesanta organizadon de esperantistoj kaj publikigadon en kaj pri Esperanto en la Sovetunie okupita zono kaj poste en GDR.

1949-1965 Lernejdirektoro – Esperanto-instruado – Kontraūmalpermesa agado[redakti | redakti fonton]

En 1949 Ludwig Schödl translokiĝis kun sia familio al Neuruppin, por labori kiel instruisto por matematiko en Fontane-lernejo - knabina lernejo, post kelka tempo transirinta al komuna edukado de knabinoj kaj knaboj. Apud la instruado li studis kaj post kelka tempo sukcese estis ekzamenita kiel instruisto por matematiko.

De 1951 ĝis 1969 li estis direktoro de la lernejo, ŝanĝinta en 1953 la nomon al “Lernejo de Paco”. En la historia duetaĝa konstruaĵo „Am alten Gymnasium“ 14,  en la supra etaĝo estis lia direktora ĉambro, en la antaŭĉambro, laboris lia edzino Alice Schödl, profesia kontoristino, kiel sekretariino.

Schödl fondis kaj gvidis Lernejan Packonsilantaron. Per lia ampleksa Esperanto-korespondado (ekz. kun Jicuro Nakamura, Isao Hukunaga, Josiharu Sindo, A. Chambers, Asen Grigorov, G. Holmkvist, Marcelle Robineau, Kavenius, Karl Kvist, Rosa Wiendl, Pàl Balkanyi, Marjo kaj Peter von Bentum, Niko Tunni, Ja. A. Kokuschkin, A. Sokolova) li ricevis materialojn pri la pacmovado en diversaj landoj kaj uzis ilin por ekspozicioj kaj prelegoj.

Ofte farita estis lia prelego „La tuta mondo en unu valizo“. Dokumento en tiu ĉi valizo estis ekz. dankletero de Bertolt Brecht, ĉar Schödl per siaj Esperanto-geamikoj Kavenius kontaktigis la teatrojn de Turku (Finnlando) kaj Rostock kaj la teatron en Turku kun Bertolt Brecht, por ke realiĝu surscenigo de “La Kaŭkaza Kretocirklo” en Finnlando en oktobro 1952. Alia prelego kun lumbildoj, ofte prezentita de li, temis pri familia historio rilate al la faligo de la atombombo al Hiroŝimo.

La “Rondo de interesatoj por internaciaj ligoj” estis Esperanto-grupo por lernantoj en la lernejo. Schödl instruis Esperanton kaj instigis la lernantojn al leterinterŝanĝo kun samaĝuloj en aliaj landoj pere de Esperanto.

Li samtempe publikigis artikolojn precipe en la franca Esperanto-gazeto „La Esperantista Laboristo“ (Le Travailleur Espérantiste) kaj laŭ interkonsento kun Asen Grigorov (1903-1985), la ĉefredaktoro de la Esperanto-revuo „Nuntempa Bulgario“, li fariĝis peranto de tiu ĉi monata revuo por esperantistoj en GDR. Li kolektis ĉirkaŭ 800 abonantojn kaj fariĝis per tio grava kontaktpersono por esperantistoj en GDR. El multaj lokoj kaj urboj li ricevis informojn pri kursoj, pri provoj, varbi por Esperanto, pri malpermeso de Esperanto-aranĝoj, pri vizito de polico en loĝejoj de esperantistoj, pri reago de oficialaj instancoj al petskriboj de esperantistoj, pri argumentoj kaj kontraŭargumentoj. Esperantistoj petis lin helpi, kaj li reagis, skribis pri propraj spertoj, propra agado kaj donis konsilojn. Do Schödl akiris en la 50-aj jaroj elstaran pozicion en la malpermesita sed tamen formiĝanta Esperanto-lingvokomunumo en GDR.

Kune kun la dentkuracisto Karl Maier el Berlino, kiu peris al ĉirkaŭ 300 abonantoj en GDR la Esperanto-revuon „El Popola Ĉinio“, li energie laboris por nuligo de la malpermeso de Esperanto en GDR. Li skribis al gazetoj, al partiaj kaj ŝtataj instancoj, eĉ mem vizitis ilin, por akre kritiki la malpermeson kaj argumenti por leĝa agado per kaj por Esperanto.

Schödl poste rememoris: „Unue oni de oficiala flanko ofte diris, de la partio kaj ankaŭ de la ŝtata sekureco, ke tio, kion mi faras, estas kontraŭleĝa kaj ke mi devas ĉesi. Mia respondo, aparte se vizito venis el Berlino de Stasi, estis: Se al vi ne plaĉas, vi devas do fari proceson kontraŭ mi, por klarigi la aferon.”[7]. Tio ne okazis.

Li fariĝis membro de la Distrikta Packonsilantaro kaj de ĝia Pedagogia Komisiono (ĝis 1958), poste de la Germana Packonsilantaro kaj de ĝia Komisiono pri Internaciaj Ligoj. En 1959 la esperantistoj atingis partoprenon de dekpersona delegacio en la Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio sub gvido de Schödl, oficiale sendita de la Germana Packonsilantaro, kiu en 1960 eldonis 6000 ekzemplerojn de 10-paĝa GDR-eldono de la revuo “PACO[8].

Samjare Schödl iniciatis renkontiĝon de berlinaj esperantistoj ĉe Müggelsee kaj la fondon de Berlina Esperanto-grupo, kiu nun regule kunvenis kun ĉiufoja polica permeso en la restoracio „Faltins Gaststätte“ en Berlin-Köpenick, organizita de Karl Maier kaj Rudolf Hahlbohm.

En marto 1960 Schödl ricevis inviton al kunveno de la “Informgrupo pri Esperanto en GDR” sub gvido de prof. Georg Sörgel (1911-1961), nacipremiito, en Quedlinburg, kiu i. a. prezentis al la Ministerio por Popolklerigo la proponon, oficialigi la Esperanto-agadon en kadro de Germana Kulturligo[9].

En la 1960-aj jaroj ŝanĝiĝis la strukturo de la Germana Packonsilantaro. Ĝi perdis la karakteron de amasorganizaĵo. La Kulturligo aperis nun pli taŭga kiel tegmento de Esperanto-agado.

En „Gesetzblatt der DDR, parto II de 15-a de decembro 1961, paĝo 425, estis publikigita la „Beschluss über die Aufhebung gesetzlicher Bestimmungen auf dem Gebiete der Kultur“ (Decido pri la nuligo de leĝaj reguloj en la kultura tereno) de 17-a de aŭgusto 1961.

Torsten Bendias en sia libro “Die Esperanto-Jugend in der DDR“ atentigis pri tio, ke malgraŭ la nuligo de la malpermeso, fakte ĝi ĝis 1965 estis plue observata, ĉar la CK de SED nur fine de 1964 decidis oficialigon de Esperanto kadre de Germana Kulturligo[10].

En 1965 komenciĝis lauleĝa Esperanto-agado en GDR per fondo de Centra Laborrondo Esperanto en Germana Kulturligo  (CLE) en marto kaj sekva fondo de Distriktaj Laborrondoj kaj Esperanto-grupoj. Fonda membro de CLE estis Ludwig Schödl.

1965-1997 Esperanto-agado en Kulturligo – Aūtoro de Esperanto-lernolibro - Brilaj prelegoj[redakti | redakti fonton]

La laŭleĝeco ne signifis la finon de la limigoj, sed Schödl tuj uzis la novajn liberojn kaj agadeblecojn. La Esperanto-grupo en la „Lernejo de Paco“ en Neuruppin nun agadis kiel Kulturliga grupo. En 1967 apartenis al ĝi 19 Esperanto-amikoj, inter ili 12 junuloj. Edzino kaj filino estis inter ili.

Instruado, kultura kaj turisma agadoj kaj porpaca aktivado estis intensigitaj. Schödl organizis korespondadon kaj viziton de esperantistaj renkontiĝoj en eksterlando. Li daŭrigis sian ampleksan internacian korespondadon, sendis Esperanto-publikaĵojn aperintajn en GDR.

Li 1977-1981 estis vicprezidanto de CLE. Post fondo de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA) en 1981 li estis membro de ĝia centra estraro. Li apartenis al la Internacia Komitato de MEM. Schödl aktivis en la Distrikta Estraro de Potsdamo, kunaranĝis kaj vizitis kunvenojn, prelegis kaj elpaŝis kun sia lernejana grupo,

En 1967 aperis lia Esperanto-lernolibro, poste en la Germana Centra Librejo por Blinduloj en Lepsiko presita brajloskribe. Surbaze de la lernolibro li ellaboris lecionojn por telekurso, aperigis anoncojn en gazetoj kaj forsendis la lernmaterialon. Li instruis kursgvidantojn, ekz. dum seminario en Thürmsdorf 1974.

Li eldonis kantlibretojn kun folkloraj kantoj, amkantoj, batalkantoj kaj kanzonoj kun muziknotoj[11] . Li mem ŝatis kanti kaj ludi mandolinon.

Li partoprenis LEA-renkontiĝojn de GDREA kaj rakontis pri travivaĵoj kaj vivspertoj  ankaŭ dum la 1-a Junulara Renkontiĝo de GDR en Biesenthal 1988. En 1978 li faris la inaŭguran prelegon de la poste famiĝinta IFER – renkontiĝo dum la Lepsika Foiro.

En la 90-aj jaroj malpliboniĝis lia sano. Li ne plu vojaĝis, sed korespondis.“.

„Mi kredas, ĝuste miaj klopodoj montris, ke malgraŭ ĉiuj kontraŭstaroj oni povas kaj devas daŭrigi.“ li en 1993 resumis sian Esperanto-agadon.[12]

Preskaŭ kvar jarojn post lia morto en 1997, lia edzino Alice mortis la 6-an de decembro 2000.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

„Verfolgter des Naziregimes“ (VdN – persekutito de la nazia reĝimo)

„Verdienter Lehrer des Volkes“ (Merita instruisto de la popolo)

„Vaterländischer Verdienstorden in Silber“ (Patrolanda merita ordeno en arĝento)

„Johannes-R-Becher-Medaille in Silber“ (Johannes-R-Becher-medalo en arĝento)

„Honorinsigno de MEM“

„Honorinsigno de GDREA

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Schödl, Ludwig (1948a): Kiel ni vivas en la rusa zono. Letero el Germanio. La Esperantista Laboristo Nova Serio n-ro 9. Paris.

― (1948b): La nova lernejo en la rusa zono. Letero el Germanio. Le Travailleur Espérantiste Nova Serio n-ro 10-11. Paris.

― (1949): El kampara vivo de Sovetia Zono Germania. La Esperantista Laboristo Nova Serio n-ro 18. Paris.

― (1952): Monda Paca Konsilantaro kaj la poresperanta laboro. La Esperantista Laboristo Nova Serio n-ro 34. Paris.

―/Maier, Karl (1960, red.): PACO (GDR-eldono)

― (1966a): Esperanto diene dem Frieden! Esperanto servu la pacon! der esperantist n-ro 5/6: 35-37.

― (1966b): Memoraj Ŝpruceroj. PACO n-ro 155: 8.

― (1967): Wir lernen Esperanto sprechen. Ein Taschenlehrbuch (Sprachen für jedermann). Leipzig: VEB Verlag Enzyklopädie. (La lernolibro aperis en kunlaboro kun la Centra Laborrondo en Germana Kulturligo, Berlin.)

― (1968): Koncernas niajn kursgvidantojn. referaĵo dum seminario en novembro 1967. der esperantist n-ro 20/21: 14-15

― (1972a): Nivea. der esperantist n-ro 50: 6-8

― (1972b): Wir lernen Esperanto sprechen. Ein Taschenlehrbuch (Sprachen für jedermann). Berlin: Zentraler Arbeitskreis im Kulturbund der DDR. (1-a represo)

― (1972c): Argumentoj por kaj kontrau Esperanto. der esperantist n-ro 52: 20-21

―/ Micheel, Harald (1972): ni kantas esperante 1. Berlin: Zentraler Arbeitskreis Esperanto im Kulturbund der DDR.

―/ Micheel, Harald (1973): ni kantas esperante 2. Berlin: Zentraler Arbeitskreis Esperanto im Kulturbund der DDR.

― (1973a): El dokumentoj kaj memoroj pri la laborista Esperantomovado. PACO: 9-10

― (1973b): Esperantomovado – IfA – Kulturligo de GDR. der esperantist n-ro 61/62: 10-13

― (1975a): Wir lernen Esperanto sprechen. Ein Taschenlehrbuch (Sprachen für jedermann). Berlin: Zentraler Arbeitskreis im Kulturbund der DDR. (2-a represo)

― (1975b): Ŝiboleto. PACO – GDR-eldono: 27

― (1980): ESPERANTO - Ni kantas. Berlin: Zentraler Arbeitskreis im Kulturbund der DDR.

― (1982): Fernkurs Esperanto, 14 lecionoj. Berlin: Zentraler Arbeitskreis Esperanto im Kulturbund der DDR.

― (1985b): Renkontiĝoj kun amikoj, PACO – GDR-eldono: 24-25

― (1989a): En la kvindekaj jaroj, PACO – GDR-eldono: 26-27

― (1989b): ESPERANTO - Ni kantas. Berlin: Esperanto-Verband im Kulturbund der DDR (2. Auflage).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Bendias, Torsten (2011): Die Esperanto-Jugend in der DDR. Zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. Berlin: LIT-Verlag Dr. W. Hopf

Blanke, Detlev (1990): Skizo de la historio de GDREA. Pri Esperanto en GDR 1945-1990. der esperantist n-ro 164

Lins, Ulrich (2016): La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraǔ Esperanto (noveldono).  Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

Wollenberg, Fritz (1997): Ni funebras pri Ludwig Schödl (1909-1997). Berlina Informilo n-ro 4, eldonis Esperanto-Ligo Berlin

Wollenberg, Fritz (2008): Interview mit Ludwig Schödl. Intervjuo kun Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von / kun enkonduko de Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Berlin: Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR.

Wollenberg, Fritz (2018): „La kuraĝulo el Neuruppin. Ludwig Schödl – elstara germana esperantisto kaj pedagogo kun civitana kuraĝo“ En: En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jarigo de Ulrich Lins, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wollenberg, Fritz (2018): „La kuraĝulo el Neuruppin. Ludwig Schödl – elstara germana esperantisto kaj pedagogo kun civitana kuraĝo“ En: En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jarigo de Ulrich Lins, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, p 305-332
  2. Wollenberg, Fritz (2008): Interview mit Ludwig Schödl. Intervjuo kun Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von / kun enkonduko de Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Berlin: Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, p 13-14
  3. Wollenberg, Fritz (2008): Interview mit Ludwig Schödl. Intervjuo kun Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von / kun enkonduko de Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Berlin: Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, p. 18
  4. Nivea. der esperantist n-ro 50: 6-8, 1972
  5. Schödl, Ludwig: Renkontiĝoj kun amikoj, PACO – GDR-eldono: 24-25, 1985
  6. Schödl, Ludwig: En la kvindekaj jaroj, PACO – GDR-eldono: 26-27, 1989
  7. Wollenberg, Fritz (2008): Interview mit Ludwig Schödl. Intervjuo kun Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von / kun enkonduko de Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Berlin: Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, p. 34
  8. Schödl, Ludwig / Maier, Karl (1960, red.): PACO (GDR-eldono)
  9. Blanke, Detlev (1990): Skizo de la historio de GDREA. Pri Esperanto en GDR 1945-1990. der esperantist n-ro 164, p. 123
  10. Bendias, Torsten (2011): Die Esperanto-Jugend in der DDR. Zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. Berlin: LIT-Verlag Dr. W. Hopf, p. 91
  11. Schödl, Ludwig / Micheel, Harald (1972): ni kantas esperante 1. Berlin: Zentraler Arbeitskreis Esperanto im Kulturbund der DDR. Schödl, Ludwig / Micheel, Harald (1973): ni kantas esperante 2. Berlin: Zentraler Arbeitskreis Esperanto im Kulturbund der DDR. Schödl, Ludwig (1980): ESPERANTO - Ni kantas. Berlin: Zentraler Arbeitskreis im Kulturbund der DDR.
  12. Wollenberg, Fritz (2008): Interview mit Ludwig Schödl. Intervjuo kun Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von / kun enkonduko de Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Berlin: Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, p, 45
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.