Angelo Tartaglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angelo Tartaglia
Persona informo
Naskiĝo 1370
en Lavello
Morto 1421
en Aversa
Mortis pro eksterjura hommortigo vd
Mortis per senkapigo vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco vd
Familio
Patro Raimondo Orsini del Balzo vd
Profesio
Okupo kondotiero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Angelo TartagliaAngelo Broglio da Lavello nomita Tartaglia (1370 – 1421) estis soldato kaj condottiero (dungosoldatestro) itala, kapitano de la Papa Armeo, kaj lordo de Lavello kaj Toscanella.

Li naskiĝis ĉe Lavello en Basilikato, trejniĝis en milita lernejo de Ceccole Broglia, kaj unue servis la respublikon de Florenco.

Je la 26-a de junio 1402 li partoprenis en la batalo de Casalecchio. Ordonita gardi la ponton super la Reno, li eliris por la ĉefa lukto, lasante la tendaron sen defendo ĉe sia flanko. Lia malsagaĵo kaŭzis la malvenkon de la armeo kaj Tartaglia estis kaptita kaj enkarcerigita.

Post liberigo, li agnoskis sian respondecon pri la malvenko, sed Muzio Attendolo koleris kaj ne pardonis lin. Ĉiam poste, Tartaglia kaj Attendolo malamikis kaj forte rivalis. Tamen en 1405, ambaŭ partoprenis en la konkero de Pizo por Florenco. En 1407 li transigis lojalecon al la Respubliko de Sieno.

En 1409, li batalis por Ladislao la 1-a de Napolo, kontraŭ Braccio da Montone. Tartaglia sukcese defendis Peruĝon kaj Civitavecchian, kaj je la 8-a de junio 1413 li eniris Romon, fuĝigante la kontraŭpapon Johanon la 23-an. Ladislao donis al li la titolon de lordo de Toscanella.

Post la morto de Ladislao, li prenis la servon de la kontraŭpapon kaj kaptis Viterbon kaj Corneton.

En 1418 li ĵuris lojalecon al la papo Marteno la 5-a kaj kaptis aliajn teritoriojn inter Latio kaj Umbrio.

Akuzita de perfido, Tartaglia estis arestita dum dormo fare de la rivalo Muzio Attendolo. Post torturo, li estis senkapigita en Aversa en 1421.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Di Chicco, Il condottiero Angelo Tartaglia di Lavello, nel primo Ventennio del sec. XV, Lavello, Tip. Finiguerra, 1957; nuova edizione TARSIA di Melfi, 1990.
  • Patrizia Chiatti, La biografia del condottiero Angelo Tartaglia (1370-1421), Edizioni Penne & Papiri, Tuscania, 2011.