Tomás Antônio Gonzaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomás António Gonzaga
Unu el la plej elstaraj arkadianaj poetoj
Unu el la plej elstaraj arkadianaj poetoj
Persona informo
Tomás António Gonzaga
Naskiĝo Miragaia, Porto, 11-a de aŭgusto 1744
en Portugalio, Portugalio
Morto probable 1810
en Mozambiko, Afriko Mozambiko
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Dirceu vd
Okupo Renoma brazila juristo, poeto, verkisto kaj politika aktivisto
Laborkampo muziko vd
Verkado
Verkoj Marília de Dirceu ❦
Cartas Chilenas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tomaso Antono Gonzaga (Miragaia, Porto, en la 11-a de aŭgusto 1744Insulo de Mozambiko, Afriko, ĉirkaŭ 1810), kies arkadiana nomo estas Dirceu [Dirseŭ], estis juristo, poeto kaj portugala-brazila politikisto. Li estas rigardita kiel unu el la plej elstaraj arkadianaj poetoj, kaj ankoraŭ hodiaŭ oni studas liajn verkojn en la brazilaj kaj portugalaj universitatoj danke al sia "Marilja de Dirseŭ", lia plej alta poezia verko, publikigita en Lisbono en 1792, en kies jaro li foriris ekzile al Mozambiko, kie li mortis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La portugala brazila juristo Tomazo Antono Gonzaga naskiĝis en la urbo Miragaia, paroĥejo de la portugala urbo Porto, en domo hodiaŭ historie difinita.

Li estis filo de portugala patrino el priangla ascendenco kies nomo estas Tomásia Isabel Clarque, kaj lia patro, João Bernardo Gonzaga, naskiĝis en la nordorienta regiono de Brazilo. Li orfiĝis pri la patrino en la unua jaro de sia vivo, kaj translokiĝis kun la patro, kiu estis brazila magistrato, al la subŝtato Pernambuko en 1751, poste ili decidis foriri al Bahio, kie li ekstudis en la Kolegio de la Jezuitoj. En 1761, li reiris al Portugalio por studi Juron en la Universitato de Koimbro, kaj fariĝis bakalaŭro pri Leĝoj en la jaro 1768. Celante instrui en tiu universitato, li verkis la tezon "Traktato pri Natura Juro", kie li enfokigis la temon sub la vidpunkto de Sankta Tomaso de Akvino, sed poste li ŝanĝis la pretendojn al la supera instruisteco je la juĝofico. Li oficis kiel eksterjuĝisto en la urbo Beja, Portugalio. Kiam li revenis al Brazilo, en 1782, li estis nomumita Inspektoro pri la Mortintoj kaj Forestantoj[1] en la distrikto Vila Rika, nuntempa urbo Oŭro Preto, kie li konatiĝis kun junulino havante malpli ol 16-jarojn, Maria Doroteia Joaquina de Seixas Brandão, la paŝtistino Marilja en unu el la eblaj interpretadoj de siaj poemoj, kies famo estis tre bone registrita en lia lirika verko: Marilja de Dirseŭ — kvankam ĉi tiu versio estas tre diskutebla, konsiderante la retorikajn kaj poetikajn regulojn kiuj superregis dum la 18-a jarcento, en kies epoko la poemo estis verkita.

Dum sia restado en subŝtato Minas-Ĝerajso, li verkis la libron Ĉiliajn Leterojn[2], satirstila poemo kun epistolaj formatoj, kiu fariĝis perforta kritiko al la kolonia registraro. Promociita kiel supera juĝisto en Bahio, en 1786, li decidis peti edziĝe Marian Dorotejan du jarojn poste. La geedziĝo estis fiksita por la mezo de la maja monato de la jaro 1789. Ĉar li estis malriĉa kaj pli maljuna ol ŝi, li devis suferi kontraŭstaron flanke de la familio de la fianĉino.

Danke al sia rolo en la Konspiro de Minas Ĝerajso[3], kiu estis la unua favore sendependenca ribelo en Brazilo, kaj agante kune kun Cláudio Manuel da Costa, Silva Alvarenga[4] kaj Alvarenga Peixoto[5], li estis akuzita pri konspiro kaj arestita en 1789, kie li suferis arestpunon dum tri jaroj en la Fortikaĵo de la Insulo de la Serpentoj[6], en Rio-de-Ĵanejro, kaj ĉiuj liaj propraĵoj estis konfiskitaj. Do, li estis apartigita de sia amatino, Maria Doroteja. Li restis areste dum tri jaroj, kaj dum tiu periodo, li supozeble verkis la plejparton de la poeziaj komponaĵoj al li atribuitaj, ĉar oni ne trovas plumnomajn registraĵojn en ia ajn liaj poezioj. En 1792, lia puno estis ŝangita je ekzilo, laŭ persona peto de Maria la 1-a el Portugalio, kaj la poeto estis sendita al la orienta marbordo de Afriko, por plenumi, en Mozambiko, la dekjaran kondamnosentencon.

En la sama jaro oni publikigas, en Lisbono, la unuan parton de lia verko Marilja de Dirseŭ, komponita de 33 poeziaj komponaĵoj — do oni rimarkas, ke la poeto persone ne partoprenis en la eldonado de tiu kunaĵo da poezioj, kaj ĝis hodiaŭ oni ne scias kiu supozeble faris tion, tre eble la fratoj de la framasona loĝio.

En la afrika lando, li oficis kiel advokato kaj gastis sin en la loĝejo de riĉa komercisto pri sklavoj, kaj en 1793 li edziĝis al lia filino, kies nomo estas Juliana de Sousa Mascarenhas, virino kun tre bonaj dotoj sed studosena, kun kiu li havis du gefilojn: Ana Mascarenhas Gonzaga, filino de antaŭa edziniĝo de la edzino Juliana al Tomaso Antonjo Gonzaga, al kiu ĉi tiu donis al ŝi la familinomon, kaj Alexandre Mascarenhas Gonzaga, kaj poste tio, li vivis, dum dekkvin jaroj, riĉe kaj tre alte konsiderate, ĝis sia morto en 1810, atakita de serioza malsano. En 1799, oni publikigas la duan parton de Marilja de Dirseŭ, kalkulante pli ol 65 poeziajn komponaĵojn. Dum la ekzilo, li oficis kiel Prokuroro de la Krono kaj de la Trezoro[7] kaj ankaŭ kiel Juĝisto pri Doganejo de Mozambiko, kies ofico li okupis ĝis sia morto. Tomaso Gonzaga estis tre konsiderita de la romantikaj poetoj kiel Casimiro de Abreu kaj Castro Alves. Li estas la patrono de la seĝo numero 37 en la Brazila Beletristika Akademio. Liaj ĉefaj verkoj estas: Traktato pri la Natura Rajto, Marilja de Dirseŭ, aro da lirikaj poeziaĵoj, publikitaj en tri volumoj, 1792, 1799 kaj 1812 (nuntempe oni scias ke la tria parto ne estis komponita de la poeto), Ĉiliaj Leteroj (presitaj kune en 1863). Oni ne scias precize pri lia mortodato, sed oni kredas ke li mortis inter la jaroj 1809 kaj 1810.

Beletraj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La poeziaro de Tomaso Antonjo Gonzaga prezentas la tipajn arkadianajn kaj neoklasikajn karakterizaĵojn, kies trajtojn estas la kamparaĵo, la bukolikaĵo, la milda naturo, la ekvilibro, ktp. — ĉefe en la dua parto de Marilja de Dirseŭ, kiun li verkis en la arestejo, kie li faris konfesojn pri persona sento, donis strange emocian reliefon al la modeloj de la neoklasika skolo, kaj priskribis brazilajn pejzaĝojn, ktp.

Lia kunvivado kun la Klerismo inkluzivis en sian stilon la priokupon malfortigi la streĉojn kaj raciumi la konfliktojn. Tomaso Antonjo Gonzaga skribis versojn signitajn per propra esprimo, tra la harmoniigo de la raciaj kaj amaj elementoj kaj per subtila tuŝo da sentamo. Laŭ la historiisto pri brazila literaturo, Alfredo Bosi, Gonzaga priokupiĝas ĉefe "trovi la plej akuratan beletran version sub siaj zorgoj". Tiel ke, "la figuro de Marilja, la amoj ankoraŭ ne realigitaj kaj la apartigoĉagreno partoprenas nur kiel "situacioj" en la "kanzonaro de Dirseŭ", kaj tio malsimiligas la aŭtoron for de liaj romantikaj kolegoj."

Marilja de Dirseŭ[redakti | redakti fonton]

La poeziaĵoj al lia idealigita paŝtistino spegulas la trairon de la poeto, sur kiu la arestejo agas kvazaŭ akvodividilo — la dua parto de la verko okazas dum lia arestado. Antaŭe al la arestado, per fideleca tono, li kantas la feliĉon de la ama starigo, la kontentigon de la amanto, kiu, valorigante la nunan momenton, serĉas la senornamecon en la naturorifuĝejo, kiu kelkfoje okazas en Eŭropo, kelkfoje en Minas Ĝerajso. Post la enkarcerigo, per tragika tono de la forlaseco, li prikantas la malĝojon, la maljustecon (konsiderante sin senkulpa, do, iu kiu nedeve suferas maljustecon), la destinon kaj la eternan konsolon en la figuro de la amo de Marilja.

La versoj estis komponitaj per sepsilaba versaĵo aŭ rompitaj deksilabaĵoj. Ili esprimas la simplecon kaj gracian intiman lirikismon, devenantaj de la senartifikeco kaj de la senornameco en la trakto de la sentoj kaj de la lingva elekto. Kiam oni atribuas poetikan pozicion al kamparano, sub kies haŭto oni kaŝas ian kultan elementon, Gonzaga elmontras pliafoje siajn diferencojn pri la romantika filozofio, ĉar li sekvas tion kio estas priskribata per la normoj por la farado de la eklogoj en la tiamaj gvidlibroj pri poetiko, kiu instruas la poetojn serĉantajn la supervenkon de la antikvuloj, imitante ilin, por la utiligo de la personaj lirikuloj, kiuj apudiĝas al la figuroj de paŝtistoj, ĉasistoj, herbistoj kaj bovgardistoj.

Marilja estas kelkfoje bruna, kelkfoje blonda. Kaj tio pruvas ne esti la Maria Doroteja de la reala vivo, sed iu simbola figuro kiu utilis al la poezio de Tomaso Antonjo Gonzaga. Estas anakronismo rezervi al la ekzistanta sento inter la poeto kaj Maria Doroteja la motivemo por la farado de la poemoj, ĉar tiu penso aperis nur kun la romantika penso, dum la 19-a jarcento. Estus pli racie kredi je la teorio pri inspiro sur la idealo de superemo, kiun portretis la tiama poetika sento, surbaze de la kurantaj retorikaj kaj poetikaj filozofioj, kie la poeto, obee al sennombraj normoj da poezifaradoj, kutime imitis la antikvajn poetojn penante supervenki ilin. Tre malmultaj literaturstudemuloj eble kredos ke la poeto falas kontraŭdire, kelkfoje prenante la sintenon kiel paŝtisto, kiu atente prizorgas la ŝafojn, vivante en domaĉo en la montopinto, kelkfoje kiel la burĝo Doktoro Tomaso Antonjo Gonzaga, juĝisto kiu legas dikaj volumojn etenditajn sur longa tablo, sed li tion faras por analizi la poemojn per la tiamaj anakronismaj kriterioj, kun pensoj aperintaj post la Romantikismo.

Estas interese priatenti kelkajn aspektojn rilate al tiu verko de Gonzaga. Ĉiu poeziaĵo estas dialogo de Dirseŭ kun sia paŝtistino Marilja, sed, kvankam la verbo subtenas la strukturon kiel dialogon, nur Dirseŭ monologas, ĝenerale vokante Mariljan per vokativoj.

La brazila kritikisto, literaturstudemulo kaj universitata profesoro, Antonio Candido de Mello e Souza, bone rememorigas nin, ke la korekta nomo de la verko estus Dirceŭ de Marilja, sed la patriarka sinteno de Gonzaga neniam permesis al li fiksiĝi kvazaŭ la poseditaĵo. Ni ne devas forgesi ke Tomaso Antonjo Gonzaga mortis pro pasio. Li estis veturigita al la Insulo de la Serpentoj en Rio-de-Ĵanejro, kaj poste oni enŝipigis lin al Mozambiko, en Afriko. Cetere ni rajtas aserti do ke li estis tute kontraŭ la sklaveco.

Treatraj reprezentadoj[redakti | redakti fonton]

Tomaso Antonjo Gonzaga jam estis bildigita kiel kina kaj televida figuro, interpretita de Gianfrancesco Guarnieri en la televida novelo Dek vivoj (1969); Luiz Linhares (1926-1996) rolis lin en la filmo La Konspirantoj (1972)[8] kaj la brazila aktoro Eduardo Galvão en la filmo Tiradentes (1999).

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Liro XXX: Parto Unua, poemo (1994)[9]
  • Liro XVIII: Parto Dua, poemo (1994)[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. portugale: Ouvidor dos Defuntos e Ausentes
  2. portugallinge: Cartas Chilenas
  3. portugallinge: Inconfidência Mineira
  4. Manuel Inácio da Silva Alvarenga (Vila Rica, 1749Rio-de-Ĵanejro, en la 1-a de novembro 1814) estis brazila poeto kaj juristo. Li estas aŭtoro de la verko: La dezertinto (O Desertor), publikita en Koimbro, en la jaro 1774.
  5. Inácio José de Alvarenga Peixoto (Rio-de-Ĵanejro, en la 1-a de februaro 1742/1744Ambaca, Angolo, 27-a de aŭgusto 1792 aŭ en la 1-a de januaro 1793), estis brazila advokato kaj poeto. Li estis arestita kaj juĝita pro sia partoprenado en la Konspiro de Minas Ĝerajso, kaj estis kondamnita al la dumviva ekzilo en Afriko.
  6. portugallingve: Fortaleza da Ilha das Cobras
  7. portugallingve: Procurador da Coroa e Fazenda
  8. portugallingve: Os Inconfidentes (1972)
  9. 9,0 9,1 9,2 LORENZ, Francisco Valdomiro. Brazila Antologio Poezia. Rio de Janeiro, Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 1994.