Achille Essebac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Achille Essebac
Persona informo
Naskonomo Henri Louis Achille Bécasse
Naskiĝo la  29-an de januaro 1868(nun 1868-01-29)
en Parizo, Francio
Morto la 1-an de aŭgusto 1936 (68-jara)
en Parizo, Francio
Nacieco franca
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Alia nomo Achille Essebac
Okupo verkisto
Verkado
Ĝenroj romano
Verkoj Dédé (1901)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Achille Essebac (naskiĝis la 29-an de januaro 1868 en Parizo, Francio, mortis la 1-an de aŭgusto 1936 samloke) estis franca verkisto precipe konata pro sia romano Dédé,[1] pri pereiga homoerotika amikeco inter du lernejanoj. Essebac estis pseŭdonimo tial, ke sia originala famili-nomo, Bécasse, estas disdegna vorto por la anseroj. Li baldaŭ ĉesis verki kaj falis en forgeson.

Essebac estis amiko de Jacques d'Adelswärd-Fersen, kiun li defendis kontraŭ la akuzoj pri maldeco pro la ŝato de Fersen al la vivantaj bildoj en sia domo de Avenuo Friedland.[2]

Li ankaŭ estis fotografiisto de junuloj, kiujn li fotis ofte portantaj teatrajn vestaĵojn de la RenaskiĝoMezepoko. Albumo malkovrita en 2008 kun 156 fotografioj de li faritaj estis vendita por 3.500 euroj en Parizo.[2]

En la jardeko de 1920 kaj komence de la de 1930 estis en Berlino geja trinkejo nomita Dédé-bar, honore de la plej konata rolulo de siaj romanoj.[2]

Publikigita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Partenza... vers la beauté!. Parizo, 1898.
  • Dédé. Parizo: Ambert et Cie, 1901 (reeldonita en 2008 en Francio de la eldonejo Quinte-feuilles, kaj en Germanio de la eldonejo Männerschwarm)[1][3]
  • Luc. Parizo: Ambert et Cie, 1902.
  • L'Élu. Parizo: L'Édition Moderne, Ambert et Cie, 1902.
  • Les Boucs, Parizo: Ambert et Cie, 1903.
  • Les Griffes, Parizo: Ambert, 1904.
  • Nuit païenne, Parizo: Ambert, 1907.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Féray, Jean-Claude. Achille Essebac, romancier du désir. Parizo: Quintes-Feuilles, 2008. ISBN 978-2-9516023-9-7.
  2. 2,0 2,1 2,2 Wintermans, Caspar: "The Rediscovery of Achille Essebac" (angle). Gay News, 31-10-2008.
  3. Wintermans, Caspar: "The Rediscovery of Achille Essebac". Gay News, 2008-10-31.