Tivadar Duka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivadar Duka
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1825 (1825-06-22)
en Dukovce
Morto 5-an de majo 1908 (1908-05-05) (82-jaraĝa)
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater St George's, University of London • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo armea kuracisto • kirurgo • biografo • lingvisto
vdr

Tivadar DUKA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Duka Tivadar estis hungara kuracisto, oficiro, vojaĝisto, membro korespondanta (1863) (poste honora) (1900) de Hungara Scienca Akademio.

Tivadar Duka

Tivadar Duka [1] naskiĝis la 22-an de junio 1825 en Hungara reĝlando, en Dukafalva (nuntempa Dukovce en Slovakio). Li mortis la 5-an de majo 1908 en Anglio, en Bournemouth.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Duka frekventis lernejon en Sárospatak, universitaton en Pest (urbo). En 1846 li iĝis advokato. Post 2 jaroj li partoprenis en liberecbatalo kontraŭ Habsburgojj, fine li sukcesis rifuĝi al Londono. Li plulernis en Londono por esti kuracisto, poste li akiris postenon en la brita armeo en Hindio. Li studis tiun kolonion kaj li sendis raportojn al hejmaj gazetoj (ekzemple Vasárnapi Újság), krome li sendis diversajn objektojn al Hungara Nacia Muzeo. Lia plej grava laboro estis kolektado de postlasaĵoj de Sándor Kőrösi Csoma. En 1874 li emeritiĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Gangesparti éghajlati bajokról (1860)
  • Kossuth és Görgey (Lajos Kossuth kaj Artúr Görgey) (1898)
  • Levelek a boer–angol háborúról (1901)

Fontoj[redakti | redakti fonton]