Sergej Nosov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Nosov
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1961 (1961-02-17) (63-jaraĝa)
en Magnitogorsk
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusio vd
Alma mater Magnitogorsk State Technical University • Rusa Akademio de Landa Ekonomio kaj Publika Administrado vd
Partio Unueca Rusio vd
Familio
Patro Q22137770 vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sergej NOSOV (ruse Сергей Константинович Носов) naskiĝis la 17-an de februaro 1961 en la urbo Magnitogorsko, Ĉeljabinska regiono, Rusio. En 1983 tre sukcese finis la Magnitogorskan Min-Metalurgian Instituton, kiu portas nomon de lia avo Grigorij Nosov, kiel inĝeniero pri metalurgio. En 1995 li finis Akademion de Ekonomio. En 2003 li iĝis doktoro pri teknikaj sciencoj. Multjare okupiĝis pri sporto, en kiu li atingis grandajn rezultojn kaj iĝis majstro pri atletiko.

Sergej Nosov havas riĉan sperton de laboro kiel gvidanto. Li estis ĝenerala direktoro de Niĵne-Tagila Metalurgia Kombinumo kaj vic-guberniestro de la Sverdlovska provinco. Ekde oktobro de 2012 li iĝis elektita estro de la urbo Niĵnij Tagil, Rusio.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Sergej Nosov estas edzo kaj havas tri filinojn: Tatiana, Natalia, Ekaterina.

Profesia dinastio Nosov[redakti | redakti fonton]

Sergej Nosov estas reprezentanto de la tria generacio en la profesia dinastio Nosov. Lia avo Grigorij Nosov kaj patro Konstantin Nosov okupis gravajn postenojn en la ferindustrio de Rusio.