Dieter Borchmeyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dieter Borchmeyer
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1941 (1941-05-03) (82-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj germanaanglafranca
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Josef Borchmeyer
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • universitata instruisto • literaturkritikisto • komponisto • teatrologo • filologo • redaktisto
vdr

Dieter Borchmeyer (naskiĝinta la 3-an de majo 1941 en Essen) estas germana literatursciencisto kaj prezidanto de la Bavara Akademio de la Belaj Artoj.

Borchmeyer estas pensiiĝinta profesoro ĉe la universitato de Hajdelbergo. Li estas prezidanto de la Bavara Akademio de la Belaj Artoj , honoraria profesoro ĉe la universitato je Graz kaj pluinstruas kadre de la “Hajdelbergaj prelegoj pri la kulturteorio” ĉe la universitato de Hajdelbergo. Lia laborkampo estas precipe la germana literaturo de la 18-a ĝis la 20-a jarcentoj kaj la muzikteatro kun traktaĵegoj pri Goethe, Schiller, Mozart, Richard Wagner, Nietzsche kaj Thomas Mann.

Borchmeyer estas krom tio eldonanto de la libroserio „Heidelberger Beiträge zur deutschen Literatur“ (ekde 1998), kuneldonanto de la libroserio „Theatron. Studien zur Geschichte und Theorie der dramatischen Künste” (ekde 1988), de la revuo „Wagnerspectrum“ kaj de la libroserio „Wagner in der Diskussion” (ekde 2005). Proks. 300 liaj kontribuaĵoj en kolektverkoj kaj traktaĵoj okupiĝas ĉefe kun germana literaturo kaj la teatrohistorio ekde la 18-a ĝis la 20-a jarcentoj. Li verkas la programkajerojn i.a. por la festivalo de Bayreuth kaj por la Bavara Ŝtata Opero. Liaj ĵurnalismaj verkoj aperas en Frankfurter Allgemeine Zeitung, Süddeutsche Zeitung, Die Zeit kaj aliaj gazetoj resp. revuoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]