Jeannine Vincent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jeannine Vincent
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1921 (1921-11-30)
Morto 22-an de aprilo 2000 (2000-04-22) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jeannine VINCENT (nask. 1922), dumviva membro de UEA, e-isto de 1947, forpasis la 22-an de aprilo 2000 en Baugé (Francio), la vilaĝo kie ŝi loĝis de sia emeritiĝo en 1977, dediĉante sin al la apuda kastelo Greziljono.

Akirinte kiel la unua virino la Diplomon pri Altaj E-Studoj de Franca Esperanto-Instituto, ŝi iĝis ties kasisto kaj rolis dum trideko da jaroj kiel ĝia vera gvidanto.

Ŝi servis ankaŭ kiel ĝenerala sekretario, poste vicprezidanto de la landa E-asocio UFE. Ŝi gvidis multajn kursojn, ĉefe al infanoj.

Delegito de UEA kaj pedagogia fakdelegito dudekon da jaroj, ŝi regule membris en Societo Zamenhof kaj partoprenis en UK, ĉiam kantante en ties Internacia Ĥoro.

Ŝi tradukis novelojn de Villiers de l'Isle-Adam (Franca E-isto, 1991) kaj la romanon La verda radio de J. Verne (1995).