Róbert Fröhlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert Fröhlich
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1844 (1844-03-19)
en Peŝto
Morto 23-an de majo 1894 (1894-05-23) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermanahebrea
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Bazelo
Familio
Frat(in)o Izidor Fröhlich
Okupo
Okupo kalvinana pastro • arkeologo
vdr

Róbert Fröhlich [froliĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fröhlich Róbert estis hungara kalvinana pastro, arkeologo, bibliotekisto, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1892). Lia frato estis Izidor Fröhlich.

Róbert Fröhlich [1] naskiĝis la 19-an de marto 1844 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de majo 1894 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Fröhlich frekventis mezlernejon en Pest, poste universitaton en Basel. Li ricevis pastran diplomon en 1868. Inter 1866-1869 li estis pastro en Pest kaj Kisharsány, poste ekinstruis en diversaj gimnazioj. Ekde 1892 ĝismorte li gvidis bibliotekon de MTA. Li ofte gvidis arkeologiajn esplorojn en Transdanubio pri restaĵoj de Romia Imperio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szótár Homeros két eposához (Vortaro al 2 eposoj de Homero) (1875)
  • A pannonok földje és népe (1881)
  • Herodotos keleti útja (Orienta vojo de Herodoto) (1890)
  • Magyarország területe a római hódítás előtt (Teritorio de Hungario antaŭ la romia konkero) (1895, 1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]