Ferdinand Pfohl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Pfohl
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1862 (1862-10-12)
en Loket
Morto 16-an de decembro 1949 (1949-12-16) (87-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • verkistomuzikkritikisto
vdr

Ferdinand Pfohl (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1862 en Elbogen; mortinta la 16-an de decembro 1949 en Hamburg-Bergedorf) estis germana muzikkritikisto, verkisto pri muziko kaj komponisto.

Ferdinand Pfohl estis unu el la plej renomaj germanaj muzikrecenzistoj kaj muzikaj verkistoj, lia juĝo havis altan pezon (Willscher en MGG 2005) kaj estis en Germanujo komparebla kun la pozicio de Eduard Hanslick en Vieno. Komponaĵoj liaj estis tre ofte prezentata dum lia vivotempo kaj estis treege bonvole recenzataj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pfohl verkis dum siaj jaroj en Lepsiko (ĝis oktobro 1892) por la Reĝa-Lepsika Gazeto, Leipziger Tageblatt kaj (de novembro 1892 ĝis decembro 1931) por la gazeto Hamburger Nachrichten kaj verkis plurajn normverkojn de la muzikliteraturo, ekzemple pri Richard Wagner kaj Arthur Nikisch, krome li estis de 1913 ĝis 1934 kundirektisto de la Konservatorio Vogt en Hamburgo. Kiel komponisto li verkis en la malfru-romantisma stilo laŭ la senco de Wagner.

Al liaj verŝajne plej interesaj literaturaj verkoj apartenas lia volumeto "Höllenbreughel als Erzieher - Auch von einem Deutschen" [Infera Breughel kiel edukanto – Ankaŭ de germano], anonime aperinta en 1890 je Lepsiko. Laŭ humura, sed ankaŭ politika-kritika maniero li parodias la germanŝovinisman verkon "Rembrandt als Erzieher" [Rembrandt kiel edukanto] de Langbehn per belega mokaĵo kaj senmaskigas Langbehn-on kiel konfuzan kaj kontraŭjudan ŝajnfilozofon. Ankoraŭ en la epoko de naziismo Pfohl sin esprimis dum radioprelego kuraĝe, eldirante sian simpation por la "ne-arja muziko" tiel klare, ke la Radio Hamburgo, kiu apartenis al la nazie regata Grandgermana Radio, derompis sian elsendon.

La Pfohl-Woyrsch-Societo je Hamburgo, fondita en 1993, havas la celon konservi la muzikan kaj literaturan heredaĵon de Ferdinand Pfohl kaj igi ĝin alirebla al pli granda publiko.

Sonregistraĵo[redakti | redakti fonton]

  • Romantisches Norddeutschland (Sopr, Klav) Hamburgo, 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]