Gusztáv Gratz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gusztáv Gratz [gustAv grac], laŭ hungarlingve kutima nomordo (pli komplete) Gratz Gusztáv Adolf estis germandevena hungara politikisto, historiisto, ministro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1941). Lia frato estis Ottó Gratz.

Gusztáv Gratz

Gusztáv Gratz [1] naskiĝis la 30-an de marto 1875 en Hungara reĝlando, en Gölnicbánya (nuntempa Gelnica en Slovakio). Li mortis la 21-an de novembro 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Gratz apartenis al la germana minoritato. Li frekventis universitaton parte en Kolozsvár, parte en Budapeŝto. Li komence estis ĵurnalisto, en 1903 li fondis revuon Huszadik Század. Inter 1906-1917 li estis parlamentano, kie li strebis por saksoj en Transilvanio. En 1917 li estis ministro por financoj, en 1921 ministro pri eksteraj aferoj, intertempe li ne partoprenis en Hungara Sovetrespubliko. Inter 19261944 li denove estis parlamentano. En 1944 li estis deportita al Mauthausen, sed li restis tie viva. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filinojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Nemzetközi jog (Internacia juro), (1899)
  • A bolsevizmus Magyarországon (1920)
  • Die wirtschaftliche Zusammenbruch Österreich-Ungarns (1925)
  • The economic policy of Austria-Hungary during the war in its external relations (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]