The Kid (filmo de 1921)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La infano (1921 filmo)
Teatra liberigafiŝo
Teatra liberigafiŝo
muta filmo
Originala titolo The Kid
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1921, 16 jan. 1921, 21 jan. 1921, 30 jan. 1921, 6 feb. 1921
Ĝenro komedia dramo, filma dramo, muta filmo, social comedy film
Kameraado Roland Totheroh
Reĝisoro(j) Charlie Chaplin
Produktisto(j) Charlie Chaplin
Scenaro Charlie Chaplin
Filmita en Los-Anĝeleso
Muziko de Charlie Chaplin
Rolantoj Edna Purviance • Jackie Coogan • Charlie Chaplin • Henry Bergman • Lita Grey • Albert Austin • Charles Reisner • Frank Campeau • Robert Gaillard • Tom Wilson • Granville Redmond • Carl Miller • Esther Ralston • Raymond Lee • Edith Wilson
Produktinta firmao Charles Chaplin Productions
IMDb
vdr
The Kid

La Infano estas usona muta komedia filmo en 1921 verkita, produktita, direktita fare de Charlie Chaplin, kiu ludis ĉefan rolon, kaj havis Jackie Coogan kiel sian adoptitan filon kaj akompanulon. Ĝi estis la unua plenlonga filmo de Chaplin. Ĝi estis enorma sukceso, la dua plej sukcesa en 1921, tuj post The Four Horsemen of the Apocalypse (La Kvar Rajdantoj de la Apokalipso). En 2011, La Infano estis elektita por konservado en Usona Nacia Filmregistro de la Library of Congress (Biblioteko de la Kongreso) kiel "kulture, historie, kaj estetike signifa."

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Fraŭla virino (Edna Purviance) forlasas sian novnaskitan filon ĉe bonfara hospitalo. Artisto (Carl Miller), la ŝajna patro, estas montrita kun la foto de la virino. Kiam ĝi falas en la kamenon, li unue savas ĝin, sed poste ĵetas ĝin reen por forbruligo.

La virino decidas postlasi sian infanon en la malantaŭa sidloko de multekosta aŭto kun manskribita noto peteganta la trovonton zorgi kaj ami la bebon. Tamen, la aŭto estas ŝtelita. Kiam la du ŝtelistoj malkovras la infanon, ili postlasas lin sur la strato. La Malgranda Vagabondo (Charlie Chaplin) trovas la bebon. Nevola komence akcepti la respondecon, li poste moliĝas kaj nomas la knabon Johano. Kvin jaroj pasas, kaj la infano iĝas la partnero de la vagabondo en negrava krimo, ĵetante ŝtonojn por rompi fenestrojn, kiujn la vagabondo poste povas ripari. Dume, la virino iĝas riĉa stelulino. Ŝi faras senpagan helplaboron inter la senhavuloj por trovi sian perditan infanon. Hazarde la patrino kaj la infano renkontiĝas, sed ne rekonas unu la alian.

Kiam la knabo iĝas malsana, kuracisto venas por vidi lin. Li malkovras, ke la vagabondo ne estas la patro de la knabo. La vagabondo montras al li la noton forlasitan fare de la patrino, sed la kuracisto simple prenas ĝin kaj informas la aŭtoritatojn. Du viroj venas por preni la knabon al orfejo, sed post batalo kaj ĉasado, la vagabondo reakiras sian knabon. Kiam la virino revenas por vidi, kiel la knabo fartas, la kuracisto rakontas al ŝi, kio okazis, tiam montras al ŝi la noton, kiun ŝi rekonas.

La fuĝantoj pasigas la nokton en tranoktejo, sed la fripona tranoktejestro (Henry Bergman), estis leginta pri la 1000 USD kiel rekompenco proponita por la infano, prenas lin al la policejo por renkontigi la knabon kun lia ekscitita patrino. Kiam la vagabondo vekiĝas, li serĉas panike la mankantan knabon, tiam li revenas al la nun-ŝlosita pordejo de ilia humila hejmo kaj ekdormas. En la dormo li eniras "Sonĝolandon", kun anĝeloj en sia loĝejo kaj diablaj entrudiĝintoj. Li estas vekita fare de policano, kiu metas la vagabondon en aŭton kaj veturas kun li al domo. Kiam la pordo malfermiĝas, la virino kaj Johano aperas, rekunigante la bonhumoran adoptan patron kaj filon. La policano, feliĉa pro la familio, skuas la manon de la vagabondo kaj foriras, antaŭ ol la virino invitas la vagabondon en sian hejmon.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

Chaplin kaj Jackie Coogan en propaganda foto por La Infano

Produktado[redakti | redakti fonton]

La Infano estas rimarkinda pro kombinado de komedio kaj dramo. Kiel diras la enkonduka titolo: "bildo kun rideto kaj eble larmoj." La plej fama kaj kortuŝa sekvenco en la filmo estas la malespera tegmentpostkuro de la vagabondo, persekutanta la agentojn de la orfejo, kiuj prenis la infanon, kaj poste la emocia reunuiĝo de la vagabondo kaj la knabeto.

The Kid (La infano) estanta forprenita fare de agentoj de la orfejo

La filmo transformis Coogan, tiam infanan aktoron de vodevilo, en la unuan gravan infanstelulon de la filmoj. Multaj el la biografiistoj de Chaplin atribuis la rilaton patro-filo portretitan en la filmo, ke ĝi rezultiĝis el la morto de la unuenaskita bebfilo de Chaplin, ĵus antaŭ la komenco de la produktado. La portretado de malriĉeco kaj la krueleco de sociallaboristoj ankaŭ estas rekta rememoro pri la propra infanaĝo de Chaplin en Londono. Pluraj de la stratscenoj estis filmitaj sur la fama Olvera Street de Los-Anĝeleso, preskaŭ 10 jarojn antaŭ ol ĝi estis ŝanĝita en Meksikian vidindaĵon por turistoj.

Post kiam la produktado estis finita en 1920, Chaplin divorcis kun sia unua edzino Mildred Harris, kiu volis reteni la filman materialon. Chaplin kaj liaj partneroj kontrabandis la krudan negativon al Sallaga Urbo (laŭdire pakite en kafujoj) kaj redaktis la filmon en hotelĉambro tie. Antaŭ publikigo de la filmo, per kiu Chaplin negocis kaj ricevis plifortigitan financan interkonsenton por la filmo de sia distribuisto, First National Corporation (Unua Nacia Entrepreno), surbaze de la sukceso de la fina filmo. Chaplin redaktis kaj reeldonis la filmon en 1971, kaj komponis novan partituron.

Lita Grey, kiu rolas anĝelon en la filmo, estis la dua edzino de Chaplin de 1924 ĝis 1927. Chaplin kaj kunstelulo Coogan renkontis ŝin por la lasta fojo en 1972, dum la mallonga reveno de Chaplin al Ameriko por Honora Akademia Premio.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

En decembro 2011 La Infano estis elektita por esti konservita en la Nacia Filma registro[1] de la Biblioteko de la Kongreso .[1] La registro diris, ke la filmo estas "saĝa kunfandado de kortuŝa dramo, socia komentaĵo kaj inventema komedio" kaj laŭdis la kapablon de Chaplin "daŭrigi lian arton preter la longo de liaj kutimaj mallongaj filmoj kaj ke li povis lerte ellogi gamon da emocioj de liaj spektantaroj lerte miksante farson kaj patoson."[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 2011 National Film Registry More Than a Box of Chocolates. Library of Congress (2011-12-28). Alirita 2011-12-29.