Berchem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbodistrikto Berchem de Antverpeno. Ankaŭ parto de la municipo Kluisbergen en Belgio havas tiun nomon.
Berchem
eksa municipo • district of Antwerp

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Aliĝinta municipo
Lando Belgio
Regiono Flandra Regiono
Provinco Antverpeno
Arondismento Antverpeno
Municipo Antverpeno
Poŝtkodo 2600
Retpaĝaro http://www.berchem.be
Demografio
Loĝantaro 42 557 (2 013−01−01)
Geografio
Koordinatoj 51°11′N 4°25′O  /  51.183°N, 4.417°O / 51.183; 4.417 (Berchem) (mapo) Koordinatoj: 51°11′N 4°25′O  /  51.183°N, 4.417°O / 51.183; 4.417 (Berchem) (mapo)
Areo 5,79 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Situo de Berchem en la urbo Antverpeno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berchem, Antwerp [+]
vdr


Berchem estas suda distrikto de la municipo kaj grandurbo Antverpeno en la Flandra Regiono de Belgio. Berchem situas laŭ la malnova Grote Steenweg (Granda pavumita strato) kiu ligis Bruselon al Antverpeno dum pluraj jarcentoj. La urbo limas la distriktojn Deurne, Borgerhout, Wilrijk kaj Antverpeno kaj la municipon Mortsel. Berchem mem konsistas el tri kvartaloj, Oud Berchem, Groenenhoek kaj Nieuw Kwartier.

La "ringo", la cirkla aŭtovojo ĉirkaŭ Antverpeno, kiu sekvas la trakon de la antaŭaj urbokernaj defendmuroj, tranĉas Berchem en du partoj, apartigante la urbokerno-areon de Oud-Berchem (malnova Berchem, intra muros, inter la muroj) de la pli loĝdomaj kaj antaŭurbaj areoj Groenenhoek kaj Nieuw Kwartier (extra muros, ekster la muroj).

Demografio[redakti | redakti fonton]

La totala surfaco de Berchem estas 5,79 kvadratkilometroj, kaj ĝi estas loĝata de 42 557 civitanoj[1].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Berchem devenas de berg-heem, berg-heim, loko sur la monto[2].

Politika strukturo[redakti | redakti fonton]

Post la malcentralizado de Antverpeno en 2000, Berchem iĝis duon-sendependa distrikto kun propra leĝdona korpo, la tielnomata Districtsraad (Distrikta konsilantaro), kaj propra administra kolegio. La distrikta konsilantaro nombras 23 membrojn, rekte elektitajn por sesjara periodo per popola voĉdono. La administra kolegio konsistas el kvin skabenoj (Districtsschepenen), inkluzive de distriktestro (Districtsburgemeester), kiuj estas instalitaj de la distrikta konsilantaro.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Zurenborg[redakti | redakti fonton]

Tipa domo en la Zurenborg-kvartalo.

La plej vizitata kaj alloga parto de Berchem estas la Zurenborg-kvartalo kun pli ol 100 domoj en secesia stilo kaj aliaj stildomoj, multaj konstruitaj inter 1894 kaj 1906. La ĉefaj interesaj stratoj estas Cogels-Osylei, Transvaalstraat kaj Waterloostraat. Post kiam la areo ricevis la permeson esti malkonstruita en la 1960-aj jaroj por esti anstataŭigita de komerco- kaj oficejdomaro, malkonstruo povus esti malhelpita danke al enorma protesto, i.a. de Renaat Braem, arkiteksto kaj lernanto de Le Corbusier[3] La areo ricevis monumentan statuson en la 1980-aj jaroj. En la lastaj jaroj ĝi iĝis altiropunkto por arkitektur-inklinaj vizitantoj.

Butikumado[redakti | redakti fonton]

Driekoningenstraat - Statiestraat estas la ĉefa butikuma kaj komerca areo de Berchem. Kvankam ĝi suferas konkuradon de la butikoj en la Antverpena urbocentro, la podetala ĉefstrato daŭre havas interesan miksaĵon de lokaj kaj internaciaj vendejoj. La ĉefstrato ĵus estis plibeligita (2011), donante pli da spaco al piedirantoj.

Anoj de Berchem[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Berchem (elekto)[redakti | redakti fonton]

Loĝis/-as en Berchem (elekto)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bevolkingscijfers (nederlande). Alirita 2013-05-09.[rompita ligilo]
  2. De geschiedenis van Berchem (nederlande). Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 2013-05-07.
  3. Bekaert, Geert. (1984) Architecturae liber XI (nederlande, france kaj angle). Lieĝo: Pierre Mardaga, p. 5. ISBN 2-87009-219-8.