Eduardo Berdor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Eduardo Berdor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1980 (1980-11-30) (43-jaraĝa)
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eduardo Berdor estas hispana instruisto kaj esperantisto.[1]

Li naskiĝis en 1981. Li estas instruisto de la franca lingvo el Zaragozo. Lia plej frua kontakto kun Esperanto okazis kiam li iel hazarde trovis dulingvan vortareton en librovendejo en sia tiama urbeto, kiam li estis eble 14-jaraĝa. Li jam scivolemis pri lingvoj kiam li legis artikolon en la ĵurnalo Heraldo de Aragón kelkajn jarojn antaŭe. Li nur foliumis tiun vortareton Sopena dum kelkaj tagoj kaj tuj forlasis la aferon. En tiu momento Interreton ankoraŭ oni ne inkludis en la komputiloj.

Kiam li finis siajn mezlernejajn jarojn, li iris studi Tradukadon al la urbo Soria. Tie mi lernis komparan lingvistikon, sed laŭ li, Esperanton oni neniam menciis. La definitivan paŝon signifis doktoriĝa lernofako, kiun li sekvis en la urbo Soria. Ties titolo estis: "Esperanto: utopía o realidad" (E-o: ĉu utopio aŭ realo). Temis pri plurmonata kurso pri la ideo de Esperanto. Lerni la lingvon ne estis deviga, sed tiu emo vekiĝis. Li verkis pri sia posta kompano Sabino Pelegrín kiel ekzemplo de esperantisto, tiukaze aktiva leterkorespondanto, sed ne fama movadano.

Li ĝis nun neniam verkis en Esperanto, sed esperas agadi tiusence en la estonteco, komponante kantojn aŭ verkante malgrandajn rakontojn. Momente li preferas traduki kaj helpi: li kunlaboris en la tradukadon de la retejo polyglot-learn-language.com, en aragona retejo pri edukado, kaj de tempo al tempo li subtenas la gelernantojn ĉe retejoj por lerni lingvojn kiel Livemocha.

Laste (sed ne balaste) li estas voĉddonanto en HEF kaj vicprezidanto de la Esperanto klubo en Zaragozo nome “Frateco”. Li estis prezidanto de la organiza kongresa komitato de la 72a Hispana Kongreso de Esperanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉiu informo el la unua redakto de la artikolo devenas el Eduardo Berdor, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 9