József Gyulai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Gyulai
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1933 (1933-08-21)
en Hódmezővásárhely
Morto 12-an de februaro 2021 (2021-02-12) (87-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto
vdr

József Gyulai [jOĵef djulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyulai József estas hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995), membro de Academia Europaea (2016).

József Gyulai [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1933 en Hódmezővásárhely, li mortis la 12-an de februaro 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Gyulai frekventis universitaton en Szeged inter 1951-1955, poste li ekinstruis en sia naskiĝurbo. Post unu jaro li ricevis postenojn en la universitato kaj en fizika esplorinstituto. En 1970 li jam laboris en Budapeŝto en fizika esplorinstituto de MTA. En 1993 li fondis kaj gvidis teknologian instituton. En 1994 li ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kie li baldaŭ estis katedrestro. Li estis gastoprofesoro en Usono kaj Japanio. Li okupiĝas precipe pri duonkonduktaĵoj.

Li ricevis 5 premiojn inter 1984-2004.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Nukleáris analitikai módszerek (1985)
  • The Need for Materials in the Early Twothousands (2000)
  • Bonyolultság az elektronikában és a nanoelektronikában (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]