Imre Henszlmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Henszlmann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1813 (1813-10-13)
en Košice
Morto 5-an de decembro 1888 (1888-12-05) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Padovo
Parencoj Jenő Doby
Okupo
Okupo arthistoriisto • kulturhistoriisto • arkeologo • universitata instruisto • arkitektopolitikisto
vdr

Imre Henszlmann [henslman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Henszlmann Imre estis hungara arthistoristo, arkeologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1873), membro de Societo Kisfaludy (1843).

Imre Henszlmann [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1813 en Hungara reĝlando, en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 5-an de decembro 1888 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Henszlmann frekventis universitatojn en Pest (urbo), Vieno kaj Padovo, poste li eklaboris en Vieno. En 1848 li apogis la hungaran revolucion, tial poste li estis arestita. Baldaŭe li iris al Londono kaj Parizo. Hejmenveninta li ekhavis postenon pri arkeologiaj esploroj. En 1862 kun Arnold Ipolyi kaj Ferenc Kubinyi en Konstantinopolo ili ektrovis la restaĵojn de Korvinoj (kodeksojn de Matiaso la 1-a. Ekde 1867 li laboris en oficejo pri historiaj monumentoj. Ekde 1872 li instruis en universitato en Pest-Budapeŝto. Li redaktis arkeologiajn periodaĵojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Párhuzam az ó- és újkori művészeti nézetek és nevelések közt (1841)
  • Kassa városának ó-német stylű templomairól (1846)
  • Műrégészeti kalauz (Arkeologia gvidlibro), (1866)
  • Die Grabungen des Erzbischofs von Kalocsa (1873)
  • Magyarország csúcsíves emlékei (1880)

Fontoj[redakti | redakti fonton]