Károly Hornig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Hornig
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1840 (1840-08-10)
en Buda
Morto 9-an de februaro 1917 (1917-02-09) (76-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Barono Károly Hornig [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hornig Károly estis hungara ĉefepiskopo, membro de Hungara Scienca Akademio (1912).

Károly Hornig [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1840 en Buda. Li mortis la 9-an de februaro 1917 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Hornig lernis teologion en Pest (urbo). Li pastriĝis en 1862, poste li plulernis en Vieno ĝis 1866. Hejmenveninta li instruis en Pest (ekde 1870 en universitato). En 1878 li ekhavis postenon en Esztergom. Post jardeko li iĝis episkopo, ekde 1912 ĉefepiskopo en Veszprém (urbo). Li kontribuis multe en religiaj gazetoj. Li estas entombigita en Preĝejo Reviviĝinta Kristo (Veszprém).

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Veszprém múltja és jelene (Paseo kaj nuntempo de Veszprém), (1912)
  • Literae pastorales ad venerabilem clerum dioeceseos Vesprimiensis (1888)

Fontoj[redakti | redakti fonton]