Werner Lang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna Trabant-prototipo jam ne fabrikito.

Werner LANG (naskiĝinta la 23-an de marto 1922 en Bermsgrün, mortinta la 17-an de junio 2013 en Zwickau) estis germana inĝeniero kaj aŭtomobilkonstruisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lang studis maŝin- kaj aŭtomobilkonstruadon ĉe la inĝenieraj lernejoj de Zwickau kaj Chemnitz kaj doktoriĝis ĉe la Teĥnika universitato de Dresdeno. En Italio li estis rezistmovadano dum 1944/45 kontraŭ la nazioj. En 1949 li ekdeĵoris ĉe la firmao Horch en Zwickau, kie li fariĝis direktoro teĥnika kaj en 1958, post la fuzio de Horch kaj Audi, ĉefkonstruisto. De 1970 ĝis 1983 li responsis por la plievoluigo de la Trabant-modeloj. Multaj planitaj prototipoj neniam estis realigitaj.

Flankaj agadoj[redakti | redakti fonton]

En 1960 Lang fondis ralio-grupon ĉe la Sachsenring-aŭtokurejo. En 2009 li publikigis libron kun etaj historioj kaj anekdotoj pri la historio de aŭtomobiloj en GDR kun la titolo: "Wir Horch-Arbeiter bauen wieder Fahrzeuge". Ĝis sia morto li kunlaboris en la dokumentado de la evoluo de la Trabant 601.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1954: Nationalpreis der DDR III. Klasse für Wissenschaft und Technik
  • 1974: Nationalpreis der DDR II. Klasse für Wissenschaft und Technik
  • 2008: Martin-Römer-Medaille der Stadt Zwickau

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]