Miklós Julesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Julesz
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1904 (1904-05-12)
en Kiskunfélegyháza
Morto 18-an de oktobro 1972 (1972-10-18) (68-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano János Julesz
Okupo
Okupo profesoro • dermatologo • endokrinologo
vdr

Miklós Julesz [miklOŝ Jules], laŭ hungarlingve kutima nomordo Julesz Miklós estis hungara kuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1967).

Miklós Julesz [1] naskiĝis la 12-an de majo 1904 en Kiskunfélegyháza. Li mortis la 18-an de oktobro 1972 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Julesz devenis el juda familio. Li ricevis diplomon pri kuracado en 1927 en universitato de Budapeŝto, poste li laboris en hospitalo de judoj ĝis 1943. Baldaŭe li estis deportita trudlaboristo en Germana Regno. Post la 2-a mondmilito li ankaŭ instruis en universitato en Budapeŝto. En 1958 li iĝis ĝismorte katedrestro en universitato de Szeged. Li ricevis premion Kossuth en 1962, aliajn premiojn kaj memormedalon ekde 1937.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A neuroendokrin betegségek kórtana és diagnosztikája, (1957)
  • Endokrin betegségek gyógyítása és elméleti alapjai, (1966)
  • Steroids in human skin, (1971)
  • Kirándulás a pokolban (Ekskurso en la infero), (1971) - rememoro pri la deportitaj jaroj

Fontoj[redakti | redakti fonton]