Michalina Wisłocka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michalina Wisłocka
Persona informo
Naskonomo Michalina Anna Braun
Naskiĝo 1-an de julio 1921 (1921-07-01)
en Łódź
Morto 5-an de februaro 2005 (2005-02-05) (83-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Evangelia-aŭgsburga tombejo en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Wrocław Medical University
Familio
Frat(in)oj Jan Braun • Andrzej Braun
Okupo
Okupo ginekologoseksologokuracisto
vdr

Michalina Anna WISłOCKA (naskiĝis la 1-an de julio 1921 en Lodzo, mortis la 5-an de februaro 2005 en Varsovio) estis pola kuracistino, ginekologino, ĉelbiologino kaj seksologino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en familio de intelektuloj, la gepatroj estis instruistoj. Ŝiaj du pli junaj fratoj estis Andrzej Braun (verkisto) kaj Jan Braun (sumerologo). Dum la dua mondmilito la familio estis translokigita al Ĝenerala Gubernio, en Krakovon. Baldaŭ disiĝis kun la familio kaj alvenis al sia edzo Stanisław Wisłocki, kemiisto, en Varsovion, kie ambaŭ laboris ĝis eksplodo de la ribelo de Varsovio en malsanulejo.

Diplomon de kuracisto akiris en 1952 kaj la sciencan titolon doktoro pri medicino en 1969.

Michalina Wisłocka estis kunfondintino de Asocio pri Familia Disvolvo, en kiu okupiĝis pri kuracado de nefekundeco kaj kontraŭkoncipiloj. Ŝi transprenis la unuan en Pollando Konsultejon de Konscia Patrineco en Instituto de Patrino kaj Infano en Varsovio. En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento gvidis Ĉeldiagnozan Laborejon de la Asocio pri Planado de Familio.

La 9-an de septembro 1997 estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Ŝi mortis en varsovia malsanulejo pro postkorinfarktaj komplikaĵoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Krom libroj pri seksologio, kiel:

ŝi estis ankaŭ aŭtorino de memorlibro

  • Miłość na całe życie. Wspomnienia z czasów beztroski (Amo por la tuta vivo. Rememoroj el la tempo de senzorgeco) (2002), ISBN 83-7311-201-4, kaj pli frue
  • Malinka, Bratek i Jaś (Malinka, Bratek kaj Jaś) (1998), ​ISBN 83-7180-862-3

Ŝia popularscienca gvidlibro pri seksologio eldonita en 1976 estis la unua en komunistaj landoj kaj iĝis furorlibro kun suma eldonkvanto de 7 mln da ekzempleroj. Ĝi komencis pli grandan malfermitecon en la aferoj de seksa vivo en Pollando.

Wisłocka en la kulturo[redakti | redakti fonton]

En 1995 aperis la unua eldono de interparoloj kun ŝi Wisłocka w pigułce (Wisłocka en pilolo) de Marek Różycki, kiu ampleksas ankaŭ morajn felietonojn inspiritaj de plurjara kunlaboro de la aŭtoro kun la seksologino. Aŭtorino de biografio de Michalina Wisłocka estas ankaŭ Violetta Ozminkowski – Michalina Wisłocka. Sztuka kochania gorszycielki (Michalina Wisłocka. La amo-arto de ekstermoralulino), kun fragmentoj de nepublikigitaj taglibroj kaj interparoloj kun la filino Krystyna Bielewicz.

Konrad Szołajski verkis inspiritan de biografio de Wisłocka fikcian krimromanon Wisłocka (eldonejo Świat Książki, 2017). Surbaze de la vivo de Michalina Wisłocka aperis Sztuka kochania. Historia Michaliny Wisłockiej (La arto de amado. Historio de Michalina Wisłocka).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]