Medina del Campo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medina del Campo
urbo • municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 090  (2023) [+]
Loĝdenso 131 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 4° 55′ U (mapo)41.3085254-4.9150523Koordinatoj: 41° 19′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 720 m [+]
Areo 153,27 km² (15 327 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Medina del Campo (Provinco Valadolido)
Medina del Campo (Provinco Valadolido)
DEC
Medina del Campo
Medina del Campo
Situo de Medina del Campo
Medina del Campo (Hispanio)
Medina del Campo (Hispanio)
DEC
Medina del Campo
Medina del Campo
Situo de Medina del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Medina del Campo [+]
vdr

Medina del Campo [meDIna delKAMpo] (Medino de la Kamparo) estas urbo en la provinco de Valadolido, Kastilio kaj Leono, en Hispanio. Ĝi havas ĉ. 20 000 loĝantojn. Ĝi estas la centro de regiono dediĉita al la agrara sektoro, ĉefe tritika, konata kiel Tierra de Campos, sed ankaŭ konsiderata ĉefurbo de subkomarko Tierra de Medina.

Medina estis tre grava en mezepoka periodo, ĉar ĝi posedis unu el la plej gravaj foiroj en Eŭropo, do estis bazarurbo. Ĝi estis la centro de la komerco de la lano. Nun ĝi perdis parton de sia antaŭa graveco, sed poste fariĝis transporta centro, pro sia situo en la mezo de la nordkastilia altebenaĵo. La gravecon en antikvaj tempoj montras la impona Kastelo de La Mota, kiu taŭgis kiel loĝloko de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio kaj de ilia filino Johana de Kastilio. Ĝi ankaŭ taŭgis kiel malliberejo por elstaraj prizonuloj.

Medina del Campo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio, formata ankaŭ de iamaj teritorioj de Gomeznarro kaj Rodilana enhavas ankaŭ parton de la moderna kvartalo urbanización de Las Salinas, okupas totalan areon de 153,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 20 271 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte akiris 16 000 el la 1900-aj jaroj, kio faris ĝin la tria plej loĝata urbo en la provinco.

Ĝi distas 48 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Rueda, La Seca, Pozaldez, Ventosa de la Cuesta, Villaverde de Medina, Pozal de Gallinas, El Campillo, Velascálvaro, Rubí de Bracamonte, San Vicente del Palacio, Ramiro kaj Moraleja de las Panaderas. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca trapasata de la rivero Zapardiel kaj ĉirkaŭita de montetoj. Medina estas en privilegia loko, ĉar ses el la ok provincaj ĉefurboj de la regiono estas je malpli ol 100 km de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de La Mota.

Estis restaĵoj de kalkolitiko kaj de vakceoj, sed ĉefe de epoko de la Romia Imperio. En la epoko de visigotoj ŝajne Leovigildo klopodis kontroli la urbon. Post la islama epoko la areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado kaj la urbo estis kontrolita de diversaj senjoroj. Ekzemple Leonor de Alburquerque —reĝino de Aragono, kaj edzino de Fernando de Antequera, patrino de la Infantoj de Aragono, avino de Fernando la Katolika- estis senjorino de Medina. Dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj okazis la kastiliaj enlandaj militoj, en kiuj Medina ludis gravan rolon. En 1491 la Katolikaj Gereĝoj nomumis la foiron de Medina kiel Ĝenerala Foiro de la Regno. La komerco ĉefe de lano kongruis kun la financa agado. En la 16-a jarcento, Medina del Campo estis unu el ĉefaj financaj centroj de Eŭropo kaj la komerco de lano havis ligojn kun aliaj gravaj centroj, kiel ekzemple kun Antverpeno.

La 21an de Aŭgusto 1520, kadre de la Milito de la Komunumoj de Kastilio, la urbo malakceptis doni la artilerion de la urbo al la imperiaj trupoj de Karolo la 5-a sciante, ke ĝi estus uzataj kontraŭ Segovio. La monarkisma reago konsistis en incendio de kelkaj partoj de la urbo, kio rezultis en la detruo de granda parto de la urbo kaj la definitiva eksplodo de la ĝis tiam ĝerma movado de komunumanoj en la tuta Regno Kastilio. ​

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Placo kaj preĝejo.

Kurioze ekde 1928 jam estis virino —nome Eloísa Yáñez Antón— inter la geskabenoj de la urbo, kiel nura skabenino en tiu periodo kaj eĉ en la posta respublika periodo. Oni memoru, ke virinoj ne havis voĉdonrajton ĝis 1933, sed ili ja rajtis esti elektitaj. En la historia municipa balotado de 12a de Aprilo 1931 venkis en Medina del Campo la respublik-socialisma alianco per 12 skabenoj, kontraŭ 6 de la monarkistoj. Tial la 14a de Aprilo 1931, estis proklamita popolaklame la Dua Hispana Respubliko same kiel en aliaj lokoj de Hispanio. Pri tiuj okazaĵoj okazis poste polemiko en la respublika parlamento. Fakte la 19an de Junio 1936, la municipa konsilantaro manifestis sin kontraŭ mensogoj en la deklaroj fare tri tagojn antaŭe en la respublika parlamento de la monarkisto José Calvo Sotelo pri supozitaj tumultoj en Medina. Tiu deputito estis murdita unu monaton poste en la pra-eksplodo de la Hispana Enlanda Milito. Je ties komenco la areo estis kontrolita de la frankismaj insurekciantoj, kiu instalis en la urbo milithospitalon. Tie oni registris almenaŭ 73 mortojn de marokanoj el la koloniaj trupoj de la ribela flanko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefturo de la Kastelo de La Mota; videblas truoj por skafaldo kaj por spirado kaj paffrapaĵoj.

Ĉefa altiraĵo estas la Kastelo de La Mota (de la monteto) fakte sur monteto kiu dominas kaj la urbon kaj la komarkon. El tie estis iam murego, ampleksigita trifoje, kiu enhavis iam la tutan urbon, el kiu survivas nur kelkaj restaĵoj. Ĝi estis konstruita per la tipa ruĝa briko, ka ŝtono nur por detaloj. Ĉefaj elementoj estas la ĉefturo kaj la korto, dum la kapelo kaj enirhalo estas 20-a-jarcentaj. En la 15-a jarcento la kastelo ludis gravan rolon en la enlandaj militoj ĉefe inter partioj de nobeloj: preskaŭ ĉiam la kastelo estis kontrolita de plej monarkisman partion, dum la urbon kontrolis pli burĝa partio. Ankaŭ dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio en la 16-a jarcento okazis same. Tio pruvis la teorion ke tre ofte kasteloj ne protektis la urbon, sed protektis sin kontraŭ la urbon. Aparte la kastelo estis prizono de gravuloj kiel Hernando Pizarro (frato de Francisco Pizarro), la politikisto Rodrigo Calderón, la duko Fernando de Kalabrio, la grafo Aranda kaj Cezaro Borgia kiu sukcesis spektaklan fuĝon. Post la Hispana Enlanda Milito, la generalo Francisco Franco donis la kastelon kiel centra sidejo de la Ina Frakcio de la faŝisma partio FET y de las JONS. Nun la kastelo de La Mota estas propraĵo de la regiona registaro Junta de Castilla y León uzata kiel centro de kongresoj, kursoj, seminarioj ktp., same kiel por turismaj kaj kulturaj uzoj.

La preĝejo Colegiata de San Antolín estas kun la kastelo de La Mota, la plej grava historia konstruaĵo de Medina del Campo. Ĝi estas ĉe la ĉefa placo kaj, kvankam la ĉefa parto estas karakterizita de la malfrua gotika arkitekturo, la konstruaĵo estas kompleksa, kun stiloj ekde komenco de la 16-a jarcento ĝis la 18-a jarcento, kaj eĉ kiel postaj modifoj. Temas pri verko de Juan Gil de Hontañón de la 16-a jarcento, kun retablo platereska kaj aliaj retabloj kaj kapeloj, korusa seĝaro de la 17-a jarcento, kaj grava orgeno de Sebastián Miranda.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo.

La plej elstaraj ekonomiaj aktivecoj estas agrikulturo, industrio de meblo kaj komerco. Estas precizeco ke la medina vendejaro fermiĝas ĵaŭde kaj malfermiĝas dimanĉe matene por servi la komarkanoj kiuj venas tiam. La municipo enhavas totalon de 2377 entreprenoj (Aprilo 2010), el kiuj 10% apartenas al industrio, 15% al konstruado, 33% al komerco kaj 40% al servoj. Ĉirkaŭ 10% de la industricela grundo de la provinco Valadolido apartenas al Medina del Campo.

Turismon helpas, krom la menciitaj monumentoj, la menciitaj foiroj, pri kiuj estas eĉ nekutima Muzeo de Foiroj, la realigo de la Sankta Semajno kaj la fakto, ke Medina estas ĉefa urbo de la protektita devennomo Denominación de Origen Rueda por vinproduktado, por kiu estas en la komarko pli ol 80 vinproduktejoj. Gravas ankaŭ kinfestivalo, diversaj kulturaj vojoj, ktp.

Inter sporta aktiveco menciindas grava ciklisma klubo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • URREA FERNÁNDEZ, Jesús y PARRADO DEL OLMO, Jesús M.: Historia de Medina del Campo y su tierra. Nacimiento y expansión. Vol. 1. Ayuntamiento de Medina del Campo, 1986. ISBN 84-505-4412-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]