Lina Gabrielli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lina Gabrielli
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1930 (1930-04-24)
en Ascoli Piceno
Morto 16-a decembro 2016
en Ascoli Piceno
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco itala
Profesio
Okupo esperantistoĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lina GABRIELLI (1930 - 16-a de decembro 2016 en Ascoli Piceno, Italio) estis itala ĵurnalistino, doktoro pri ekonomiko, publicistino, eldonistino kaj verkistino esperantista ekde 1955. Ĝi estis precipe produktiva en la 1970-aj jaroj[1]. Ŝi estis membro de Esperanta PEN-Centro, esperantlingva sekcio de PEN Klubo internacia; multfoje premiiĝis en belartaj kaj aliaj literarturaj konkursoj. Ŝi kunlaboris kun regionaj kaj naciaj tagĵurnaloj[2] kaj ricevis la oran medalon de la ordeno de ĵurnalistoj de la itala regiono Marche (itale: Ordine dei Gioernalisti delle Marche)[3] interalie pro ŝia profesia aktivado per la Esperanto-kulturo[4].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Ŝi diplomiĝis ĉe la universitato 'Sapienza' de Romo en ekonomio kaj komerco kaj politika ekonomio ĉe la universitato Ca' Foscari de Venenezia. Kiel ĵurnalistino ŝi laboris en Bologna por diversaj taggazetoj kaj revuoj kiel Voce Adriatica, Il Messaggero, Il Resto del Carlino[5].

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Esperanton ŝi lernis en 1955 en Bologna. Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn, ekzemple en la liceo B. Rosetti en San Bendedetto del Tronto. En la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo en 2001 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA)[6].

Ŝi kunlaboris interalie kun la beletraj revuoj "Fonto", "Literatura Foiro" kaj membris en Esperanta PEN-Centro. Ŝi kandidatis por la Blanka Listo al la unua Senato de la Esperanta Civito (2001)[7]. Membro de UEA ekde 1957, delegito de tiam ĝis 1984 kaj honora membro de UEA.

Membro de Esperantlingva Verkista Asocio, ŝi redaktis kaj eldonis dulingvan bultenon, Voce del Centro Esperantista Piceno, de kiu aperis pli ol 280 numeroj, regule ilustrite kun artaĵoj de la itala artistino kaj esperantistino Elena Bullo[8].

Aktiva ankaŭ kiel kultura organizantino, Lina Gabrielli iniciatis literaturajn konkursojn kaj ofte prelegvojaĝis. Ŝi ankaŭ gajnis premion post partopreno en la 31-a "Concorso internazionale di poesia regiosa 1999" (Konkurso internacia de religia poezio 1999).

VIDLING[redakti | redakti fonton]

Ŝi ankaŭ okupiĝis pri la disvastigo de la ideografia skribo 'VIDLING"[9] kies iniciatinto estis Mirko Emeriko Marceto kun kiu ŝi fondis la "Instituton Universala Vidling" en Ascoli Piceno[10][11].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi verkis en Esperanto kaj la itala kaj eldonis ankaŭ tradukojn. Trajto en ŝia verkaro estas ke ŝi sukcesas esprimi tre delikatajn sentojn pere de simplaj vortoj[12].

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝi ĉefe verkis en Esperanto volumojn da noveloj kaj poemoj, pri siaj vojaĝoj kaj renkontoj ĉefe en esperantista medio, per stilo simpla[1].

  • 1962: La kombilo, estas ŝia debuta verko kies tuta agado okazas en esperantistaj rondoj, eldonita en 1962 fare de Karol Kleszczynski (K.K.) - International Center of arts, Romo, 72 paĝoj,
  • 1964: Bill kaj lazuraj okuloj-du kuleretoj da ĉielo, kunlabore kun Atus Goldoni, 80 paĝoj[13]
  • (jaro?): La unua de aprilo [14]
  • 1966: Norda Prismo, novelo
  • 1973: Karnavalo, novelaro
  • 1975: Ni devas vivi, kun Kjell Wallraamoen, poemaron kiu priskribas la norvegan naturon, la fjordojn kaj la amon. La dua parto konsistas el 36 poemoj, eldonita de eldonejo Stafeto de Juan Régulo Pérez, beletraj kajeroj n-ro 43, 154 paĝoj, ISBN 84-400-7754-8, Depósito legal TF640-1974 (La Laguna, Tenerifo)
  • 1978: La ĝardeno de la urbestro, dulingva novelaro (esperanto-tiala) en kiu regas gaja esperantista etoso[1], Beletra eldonserio, volumo 9 sub la marko Plejado, Romo, 1978, 59 paĝoj.
  • 1980: Nuancoj, kune kun Kazimierz Szczurek, plurlinga poemaro (de, en, eo, fr, it, fr, kt, pl), Beletra eldonserio, volumo 13 sub la marko Plejado, 125 paĝoj.
  • 1981: Fenestro kristala (noveloj kaj poemoj), de Julia Pióro, eldonita en la beletra eldonserio volumo 15 sub la marko Plejado, 130 paĝoj.
  • 2002: Fajrejo, skizoj kaj noveloj, originale verkita en Esperanto fare de la norvega verkisto Johano Hammond Rosbach.
Memorlibro pri Lev Tolstoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝi ankaŭ eldonis en Esperanto la memorlibron pri la vivo de Lev Tolstoj verkitan de lia unua sekretario kaj esperantisto Victor Lebrun, kiu poste aperis en angla traduko[15].

En la itala lingvo[redakti | redakti fonton]

Ŝia itallingva aŭtobiografieca romano Baci non chiesti (2001) havas Universalan Kongreson kiel fonon. Ŝi rakontas pri siaj vojaĝoj kaj renkontoj ĉefe en esperantista medio per stilo simpla[1].

  • 1965: Un cuore caldo, eld. Domus, Milano
  • 1994 (?) A Zonzo per Ascoli, Vol. A, 250 pĝ, pri sia patro Ricardo Gabrielli[16], kiu estis direktoro de la Pinacoteca Civica de Ascoli Piceno. Ekzistas eldono normala kaj alia eldono kun 25 ilustraĵoj de Riccardo Gabrielli
  • (2001) Baci non chiesti, Serie Letteraria, volumo 25 sub la marko Plejado, 138 paĝoj.
  • (jaro?) Gente picena, pri biografioj de eminentuloj de la urbo Ascoli Piceno.
  • (jaro?) Fantasie dell’anima, poemaro
  • (Jaro?) Racconti della giovane età,
  • (Jaro?) La Croce uicinata si avventura in Tunisia, de Maximilien Trenner, pri la malliberigo de Maks dum la Dua Mondmilito.
  • (Jaro?) La Gnomo, de Gustavo Becquer
  • (Jaro?) Cecco d'Ascoli, de Gabriele Rosa
  • (jaro?) Il vestito nuovo,

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • 1977: Libro de amo ("Livre d'amour") de Raoul Follereau kiun ŝi tradukis kaj eldonis, Beletra eldonserio, volumo 5 sub la marko Plejado, 59 paĝoj.
  • 1996: Kodo de la moralo universala, de Salvatore Porcu, kiun ŝi tradukis el la itala, Beletra eldonserio, volumo 21 sub la marko Plejado, 1996, presita en Budapeŝto, 101 paĝoj.
  • 1996: Leteroj el mia muelejo - kvar elektitaj pecoj, de Alphonse Daudet, tradukita el la franca de Wilhelm Theodor Oeste, Ascoli Piceno
  • 1979: Vivendo, poezio tradukita el diversaj lingvoj kun la originala teksto vidalvide)[17]
  • 1983: La kunikloj de mia avo - I conigli di mio nonno (dulingva infanlibro (it-eo) kun 13 kolorbildoj), de Giovanna Sarandrea, kiun ŝi tradukis el la itala, vilaĝa rakonto, kiu instruas kiel reagi al doloro kaj soleco kaj kiu spronis el la konvinko ke la feliĉo ekzistas se ni dediĉas nin ala aliaj kun vera amo, Plejado, fabelserio, Ascoli Piceno.
  • 1995: Lernolibro pri sankta Rita, preĝoj, eld. "Voce del Centro Esperantista Piceno", kajero 2, presita de Baudé (revuo Laŭte!) en Beauville, Francio, 56 paĝoj.

Eldonserio Plejado (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ekde 1974 sub la marko Plejado ŝi eldonis kvardekon da altnivelaj libroj[18] interalie la trivoluman antologion de la franca poezio. Jen elekto de libroj kiujn ŝi ne verkis sed eldonis interalie de Victor Lebrun, Lorjak, de ŝiaj familianoj Riccardo Gabrielli kaj Maximilien Trenner, ŝia edzo, sen forgesi mencii plurajn tradukojn al Esperanto de verkoj de Julia Pióro.

  • 1981: Regulus, romano de Lorĵak, eldonita en la beletra eldonserio volumo 16 sub la marko Plejado. Temas pri pri originala romano en historia kadro (17-a jarcento), 339 paĝoj.
  • 1981: Don Juan' Tenorio, teatraĵo religia-fantasia en du partoj kaj sep aktoj de José Zorrilla, traduko el la hispana de Lluís Mimó i Espinalt, eldonita en la beletra eldonserio volumo 12 sub la marko Plejado, 189 paĝoj.
  • 1989: Maks rakontas de Maximillien Trenner, 19-a volumo sub la marko Plejado, Parizo, 100 paĝoj
  • 1995: Hel (poezia prozo), de Sigurdur Nordal, tradukita de Wilhelm Theodro Oeste kaj eldonita en la beletra eldonserio volumo 20 sub la marko Plejado, presita en 1996 en Budapeŝto ĉe eldonejo K.K., 101 paĝoj.
  • La ĥimeroj de Gérard de Nerval en traduko de Gaston Waringhien[1].
  • La dia avarulo (biografio de Maksimiliano Kolbe) de Jan Dobraczynski
  • Esperanto-vortaro per temo-tabeloj de Michele Mariano
  • Sisteme ordigita vortaro de Michele Mariano

Persone[redakti | redakti fonton]

Ŝi edziĝis kun la auŝtro-francan esperantiston Maks Trener (Maximillien Trenner) kies legolibron Maks rakontas, ŝi eldonis en la serio Plejado. Ili edziĝis en 1984 kaj vivis en Parizo. Esperanto fariĝis ilia geedza lingvo ĉar Lina ne scipovis la francan, nek la germanan kaj Maks ne la italan[19].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Carlo Minnjaja + Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo, FL-Koop, 2015, p. 386-387, ISBN 3-906595-21-8.
  2. (itala) Lina Gabrielli, Genesi Editrice
  3. (it) Premio a Lina Gabrielli per i 40 anni di attività, Corriere Adriatico, p. 17, la 27-an de marto 1996.
  4. (eo) Pli valoras ne-Nobela sed proesperanta (permio), Literatura Foiro, p. 123, n-ro 161, junio 1996.
  5. L. Gabriellli, Un Cuore caldo, prefazione, p.2
  6. Forpasis Lina Gabrielli (1930-2016), Gazetara Komuniko de UEA, N-ro 690 (2017-06-19)
  7. HEKO, Forpasis civitanino Lina Gabrielli, HeKo 646 1-C, 23 maj 17, konsultita la 11-an junio 2017.
  8. (it) Ilaria Serra, Esperanto, una lingua universale - Elena, signora cosmopolitia, la sua lingua è l'Esperanto, Il Gazettino di Venezia, la 12-an de januaro 1999.
  9. Noto: VIDLING ekzistas el ideogramoj, konciza gramatiko kaj 900 simboloj, formitaj de literoj en formo de nova universala alfabeto
  10. (it) VIDLING - la lingua universale disegnata, "Voce del Centro Esperantista Piceno - Ascoli Piceno", n-ro 220, oktobro 1995.
  11. (it) La statuto de la Instituto Universala Vidling estis leĝe registrite kaj reprenita en Voĉe del Centro Esperantista Piceno - Ascoli Piceno, p.15, n-ro 227, julio-aŭgusto 1996
  12. (eo) Henri Vatré, Voce del Centro Esperantista Piceno di Ascoli Piceno, p. 4, n-ro 215, aprilo 1995.
  13. (it) Dall' ebraico all'esperanto, Il Nuovo Piceno, la 23-an de januaro 1965.
  14. Carlos Minnaja & Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo - 1887-1993, eld. Kooperativo de Lliteratura Foiro(LF-Koop), julio 2015, ISBN 3-906595-21-8
  15. (angla) Leo Tolstoy by Victor Lebrun
  16. (it) Arkivo Riccardo Gabrielli (1896-1957) Arkivigite je 2023-08-26 per la retarkivo Wayback Machine ((PDF)
  17. Noto : La noveloj aperis dulingve : esperanta kaj itala, sed ne vidalvide. La itala parto aperas en dua duono de la libro. La italaj versioj de la noveloj estis preskaŭ ĉiuj premiitaj en landaj literaturaj konkursoj.
  18. Lina Gabrielli (1930-2016), p. 174, Revuo Esperanto, n-ro 1316(9), septembro 2017.
  19. (eo) Vere interesa rakonto pri koincido inter latinistoj kaj esperantistoj, Voce del Centro Esperantista Piceno - Ascoli Piceno, p. 4, n-ro 322/bis, decembro 2004

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]