Dezső Kerecsényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Kerecsényi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1898 (1898-06-19)
en Szentgotthárd
Morto 24-an de marto 1945 (1945-03-24) (46-jaraĝa)
en Gornji Petrovci
Tombo Gornji Petrovci
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Dezső Kerecsényi [deĵO kereĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerecsényi Dezső estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1942).

Dezső Kerecsényi [1] naskiĝis la 19-an de junio 1898 en Szentgotthárd. Li mortis la 24-an de marto 1945 en Péterhegy (nuntempa Gornji Petrovci en Slovenio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Kerecsényi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1919-1923, poste li plulernis en Sorbonne helpe de franca stipendio. Hejmenveninta li instruis en Pápa, baldaŭe en Budapeŝto. En 1941 li instruis en universitato en Budapeŝto, post 2 jaroj en universitato de Debrecen. Li okupiĝis precipe pri la hungara literaturo en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Li abrupte mortis pro kormalsano. Li ricevis premion "Baumgarten" en 1942.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elvi kérdések a régi magyar irodalomban (1923)
  • Kolostor és humanizmus Mohács után (1526–1550) (1936)
  • Magyar olvasókönyv a prot. gimn. és leánygimn. 6. oszt. számára (1940)
  • Régi magyar próza (Malnova hungara prozo), (1942)
  • Kerecsényi Dezső válogatott írásai (Elektitaj verkoj de Dezső Kerecsényi), (1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]