Wolfgang Ratke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Ratke
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1571 (1571-10-18)
en Wilster
Morto 27-an de aprilo 1635 (1635-04-27) (63-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Alma mater Universitato Rostock • Gelehrtenschule des Johanneums
Okupo
Okupo verkisto • gimnazia instruisto • pedagogo
vdr

Wolfgang RATKERATICHIUS (naskiĝinta la 18-an de oktobro 1571 en Wilster, mortinta la 17-an de aprilo 1635 en Erfurt) estis germana metodikisto kaj pedagogo.

Ratke inventis el la filozofio de Bacons novan instrumetodon (precipe por instrui lingvojn), kiun li prezentis 1612 en Frankfurto al la germana parlamento (Reichsständeversammlung). En 1618 (post kelkaj migraj jaroj) li ekloĝis en Köthen, kie princo Ludwig de Anhalt permesis al li instali instruejon laŭ lia plano. Ratke vortigis la ideon tiel: oni iru de la aĵo al la nomo kaj de la gepatra lingvo al la fremda. Baldaŭ ekestis kvereloj inter li kaj liaj instruistoj, protestantaj ekleziestroj kaj princaj mecenantoj. La kialoj estis ke mankis al li la kapablo por sukcese apliki siajn ĝenerale realismajn principojn, kiuj bazis sur ĝustaj psikologaj opinioj kaj ke li tro kaŝis siajn ideojn tiel kaŭzante tro grandajn esperojn pri la sukcesoj. Sekvo de tiuj kvereloj estis ke liaj mecenantaj princo eĉ arestis lin dum ok monatoj (1619-1620) kaj redonis al li lian bibliotekon nur en la jaro 1629.

Ankaŭ dua provo pri fondo de instruejo en Magdeburgo 1621 fiaskis. Ekde tiam li havis maltrankvilan vivon. 1633 lin trafis apopleksio, kiu paralizis lin. 1635 li mortis en Erfurt.

Lia influo al samtempuloj kaj posteuloj estis pli granda ol oni povus supozi laŭ lia biografio, kiu montras kelkajn (laŭ mezuro de praktikeco) misvojojn.

Komparu[redakti | redakti fonton]

  • Kraufe: Wolfgang Ratke im Licht seiner Zeit. Leipzig 1872
  • Störl: W. Ratke. Leipzig 1876
  • Schumann: Die echte Methode Wolfgang Ratkes. Hannover 1876

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]