Marc William Buie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marc William Buie
Dosiero:Marc William Buie.jpg
Persona informo
NomoMarc William Buie
Dato de naskiĝo1958
Aĝo66
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
Retpaĝohttp://www2.lowell.edu/users/buie/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Marc William Buie (naskiĝis en 1958) estas usona astronomo

Li laboras ĉe de la Observatorio Lowell en Flagstaff (Arizono).

Li kreskis en Baton Rouge (Luiziano), li ricevis sciencan bakalaŭron pri fiziko de la Luiziana Universitato en 1980 kaj sian Ph.D pri planedoscienco de la Universitato de Arizono en 1984. Li faris post-doktoran staĝon ĉe la Universitato de Havajo de 1985 al 1988. De 1988 al 1991, li laboris ĉe la Space Telescope Science Institute al la planado kaj la kunaranĝo de la unuaj planedaj observoj iam faritaj per la kosmoteleskopo Hubble. Li aliĝis al la estraro de la Observatorio Lowell en 1991.

Marc Buie ĉefe esploras pri Plutono depost 1983, li pruvi, ke la metano videbla sur Plutono estas ĉe ties surfaco kaj ne en ties atmosfero.[1] Li laboris pri mapoj de albedo kaj surfaca komponiĝo de Plutono kaj Karono, precizigo de la orbitojn de Karono kaj de la ĵus malkovritaj satelitoj, mezuroj de la strukturo de la atmosfero, kaj aliaj mezuradoj de la surfacaj ecoj de Plutono kaj Karono. Ĝi estas ankaŭ unu el la kun-malkovrintoj de la plutonaj lunoj, Nikso kaj Hidro (Plutono II kaj Plutono III).

Li laboris kun la teamo de Deep Ecliptic Survey, kiu permesis la malkovron de pli ol 1000 objektoj de la Kujper-zono. Krom malkovri tujn objektojn, li plibonigis la scion pri ties strukturo kaj naturo. Samtempe li partoprenis al projekto por lokalizi Kuiper-zonajn objektojn atingeblajn de la misio New Horizons post superflugo de Plutono.

Krom liaj esploroj pri Plutono kaj la Kujper-zono, Buie ankaŭ studas miks-tipajn objektojn kiel 2060 Ĥirono kaj 5145 Folo kaj foje kometojn, kiel ekzemple la misio Deep Impact, al la Kometo Tempel 1. Li ankaŭ studas la terrenkontajn asteroidojn por provi pli kompreni pri ĉi tiuj danĝeraj najbaroj. Li faras la plimulton de tiuj esploroj per teleskopoj de la Observatorio Lowell, krom okaza uzo de la kosmaj observatorioj Hubble kaj Spitzer. Ankaŭ aktiva en la disvolvo de astronomiaj instrumentaro, li kompletigis la konstruon de infraruĝa bildiga spektroskopo Mimir, en kunlaborado kun Dro Dan Clemens de la Universitato de Bostono.

Buie estas ano de la American Astronomical Society (AAS) kaj de ties Divido pri Planedaj Sciencoj (DPS), de la American Geophysical Union (AGU), de la Internacia Astronomia Unio (IAU), kaj de la International Dark-Sky Association (Internacia Malluma-Ĉielo Asocio).

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 695 asteroidojn[2] inter 1997 kaj 2007, la asteroido 7553 Buie estis nomita en lia honoro.[3].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]