Ödön Krompecher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Krompecher
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1870 (1870-02-16)
en Poprad
Morto 26-an de aŭgusto 1926 (1926-08-26) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Familio
Infano György Korompay
Parencoj Frigyes Schulek
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Ödön Krompecher [krompeĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krompecher Ödön estis hungara kuracisto, patologo, profesoro, framasono, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1915). Lia filo estis György Korompay.

Ödön Krompecher [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1870 en Hungara reĝlando en Poprád (nuntempa Poprad en Slovakio). Li mortis la 26-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Krompecher doktoriĝis en universitato en Budapeŝto en 1894. En la sama jaro li edziĝis kaj eklaboris. Komence li okupiĝis pri esplorado. En la sekva jaro li prelegis en Basel, poste li plulernis en Parizo. Hejmenveninta en 1902 li okupiĝis precipe pri esplorado de kancero, ofte sur la haŭto, sed li ankaŭ instruis en Universitato de Budapeŝto. Li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro en 1914. Li ŝatis ankaŭ la ornitologion kaj filozofion. Li sinmortis pro nekuracebla malsano. Li ricevis premiojn inter 1901-1926.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die mehrfache indirekte Kernteilung (1895)
  • az emlő tömlős megbetegedései
  • A madarak énekéről Pri kanto de la birdoj)
  • A Krompecher család története (Historio de la familio Krompecher) (1926)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]