Paweł Fischer-Kotowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paweł Fischer-Kotowski
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1990 (1990-08-12) (33-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paweł FISCHER-KOTOWSKI (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1990) estas pola esperantisto, loĝanta en Varsovio. Li estas aktivanto por rajtoj de samseksemuloj, kunfondinto de la tiutema organizaĵo Lambda Bydgoszcz kaj membro de la politika partio Verduloj 2004.[1]

Inter majo 2010 kaj aprilo 2013 li estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo, kaj kunorganizinto de la 2-a kaj 3-a Junularaj E-Semajnoj (2010/11 respektive 2011/12). Ekde la 20-a de majo 2012 ĝis la 18-a de novembro 2014 li funkciis kiel ĝenerala sekretario en la estraro de TEJO, kiel anstataŭanto de Paulína Kožuchová, kiu demisiis, kaj ekde marto 2013 ankaŭ respondecis pri la eldono de Pasporta Servo. Krome en la oficperiodoj 2010-2013 kaj aktuale 2013-2016, li estas reprezentanto de Pola Esperanto-Asocio en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[2] Paweł Fischer-Kotowski estas membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de ILEI kaj kontribuas en la esperantlingva branĉo de Vikipedio je la nomo Fiskot.

Kontakto[redakti | redakti fonton]

En 2021 TEJO faris alvokon por nova redaktoro de la revuo Kontakto, ĉar post dek jaroj la redaktoro Rogener Pavinski mem decidis fini sian longan deĵoradon en la posteno. De la alvoko venis tri kandidatiĝoj, de tri sufiĉe interesaj kandidatoj, kaj post tri intervjuoj kaj diskutado la Estraro de TEJO decidis akcepti Paweł Fischer-Kotowski kiel la novan redaktoron de Kontakto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]