Libourne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Libourne (stacidomo).
Libourne · Liborna
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Ĝirondio
Arondismento Libourne (aŭ Liborna)
Kantono Le Libournais-Fronsadais
INSEE kodo 33243 [+]
Poŝtkodo 33500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 557  (2021) [+]
Loĝdenso 1 190 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 55′ N, 0° 15′ U (mapo)44.915277777778-0.2438888888889Koordinatoj: 44° 55′ N, 0° 15′ U (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 20,63 km² (2 063 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Libourne · Liborna (Gironde)
Libourne · Liborna (Gironde)
DEC
Libourne · Liborna
Libourne · Liborna
Situo de Libourne · Liborna
Libourne · Liborna (Francio)
Libourne · Liborna (Francio)
DEC
Libourne · Liborna
Libourne · Liborna
Situo de Libourne · Liborna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Libourne [+]
vdr
la urbodomo samtempe gastigas artan muzeon

Libourne [libuʁn] (okcitane respektive gaskone: Liborna) estas komunumo en sudokcidenta Francio. Ĝi situas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda).en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). Ene de la departemento, la komunumo estas la subprefektejo, do la adiministra centro, de la samnoma arondismento Libourne kaj ankaŭ estas centro de kantono, do balota distrikto, nomata Le Libournais-Fronsadais.

Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 24 557 loĝantoj sur areo de 20,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 190 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Les Billaux, Génissac, Arveyres, Fronsac, Lalande-de-Pomerol, Moulon, Pomerol, Saillans kaj Saint-Émilion.

Ĝiaj loĝantoj franclingve nomiĝas libournais.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Libourne situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Isle kaj Dordogne, 28 km oriente de Bordozo.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


la tuto de la katolika kirko Johano la baptisto videblas de ĉiu loko en la urbo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]