Jozefo Maria Tomasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Jozefo Maria Tomasi
Sankta Jozefo Maria Tomasi
Sankta Jozefo Maria Tomasi
Persona informo
Naskiĝo 12-a de septembro de 1649
en Sicilio
Morto 1-a de januaro de 1713
en Romo
Tombo Sant'Andrea della Valle vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo lingvisto • katolika sacerdoto • tradukisto • katolika episkopo vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika Eklezio
Beatigo 29-an de septembro 1803 de papo Pio la 7-a
Kanonizo 12-an de oktobro 1986 de papo Johano Paŭlo la 2-a
Festotago 3-a de januaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Jozefo Maria Tomasi (Licata (Sicilio), 12-a de septembro 1649Romo, 1-a de januaro 1713) estis itala kardinalo, honorata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio.

Li estis filo de don Julio, tiam duko de Palma kaj princo de Rosa Traina kaj Lampedusa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝe Jozefo Maria studis la hispanan lingvon, sed samtempe li ricevis ankaŭ kristanan edukon. Sed li sentis ke lia destino estis vokiĝo al la sacerdoteco kaj, en 1664 la gepatroj al li permesis eniri ordenon de Teatinaj pastroj. La 25-an de marto 1666 li cedis siajn posedaĵajn kaj feŭdajn rajtojn al sia frato, don Ferdinando.[1]

Formada periodo[redakti | redakti fonton]

Li ekstudis ĉe don Francesco Maria Maggio religiajn temojn kaj orientajn lingvojn, poste en Mesino, Ferrara, Modeno kaj Romo; post la studoj ordiniĝis diakono en 1671. La sekvantan jaron li estis devinta reveni en la feŭdon de Palma de Montechiaro, pro la morto de sia frato; samjare li iris Palermon por fini siajn studojn pri teologio kaj la sekvantan jaron ordiniĝis sacerdoto en Romo. En sia ordeno, li okupis nenian oficon pro sia decido: li male preferis sin dediĉi al pieco, al studoj pri la liturgio kaj sanktaj tekstoj. Li lernis ĝis paroli la judan lingvon ĉe erudiciulo “Mosè da Cavè”. Sekve li estis kooptita en la rondo de la erudiciuloj kaj en la biblioteko de la reĝino Kristino de Svedio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Pratike li specialiĝis en liturgio kaj pri tiu teologia fako, kaj pri aliaj, publikigis diversajn verkojn; inter ili meritas citon la science zorgita publikigo de la Gelasia sakramentario (Liber sacramentorum romanae Aecclesiae ordinis anni circuli) en 1690. Li publikigis ankaŭ originajn tekstojn de gregoria ĉanto kaj antifonarojn.

Ĉiuj liaj verkoj ests publikigitaj en: Responsorialia et Antiphonaria Romanæ Ecclesiæ a S. Gregorio Magno disposita ..., opera et studio Josephi M. Card. TOMASI, Rome 1686.

Leviĝo al kardinaleco[redakti | redakti fonton]

La 18-an de majo 1712 li estis nomumita kardinalo de papo Klemento la 11-a sed ne povis okupi longatempe tiun oficon pro postveno de la morto kiu okazis la 1-an de majo de 1713.

Lian entombigon oni aranĝis en la preĝejo de Sankta Marteno sur Montoj de lia kardinala titolo; en 1971 lia korpo estis gastigita en la teatena baziliko de Sant'Andrea della Valle, sub flanka altaro.[2]

Beatul- kaj sanktulproklamo[redakti | redakti fonton]

Jozefo Maria Tomasi estis levita al la digno de beatulo iniciate de papo Pio la 8-a la 29-an de septembro 1803 kaj al tiu de sanktulo iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a la 12-an de oktobro de 1986.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]