Manneken Pis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manneken Pis
vidindaĵoskulptaĵo
Estiĝo 1619
Lando Belgio vd
Situo Bruselo
Situanta sur Rue de l'Étuve - Stoofstraat • Rue du Chêne - Eikstraat
Situo
Geografia situo 50° 50′ 42″ N, 4° 21′ 0″ O (mapo)50.84498444.349988Koordinatoj: 50° 50′ 42″ N, 4° 21′ 0″ O (mapo)
Manneken Pis (Bruselo)
Manneken Pis (Bruselo)
DEC
Manneken Pis
Manneken Pis
Situo de Manneken Pis
Map
Manneken Pis
vdr

Manneken Pis [Maneken Pis] (laŭsignife pisknabineto, aŭ pli prude nomebla "maltrinketulo"[1]), estas statueto en la centro de Bruselo kaj reprezentas pisantan bubon. La statueto, 58 cm-ojn alta, troviĝas je la angulo de la "strato de la vaporforno" (rue de l'étuve / stoofstraat) kaj la "strato de la kverko" (rue du chêne / eikstraat), ne malproksime de la Granda Placo. Temas pri bronza bildeto, kiun Hieronimus Duquesnoy faris en 1619, taskite de la urbestraro por ornami publikan fontanon, kie la akvo fluas el la peniso de la knabeto, kvazaŭ li pisas. Ĉe specialaj okazaĵoj li pisas bieronvinon anstataŭ akvon.

La nuna bildeto estas kopio de la unua, kiu estis detruita en 1817 de mense malsana krimulo.

Manneken Pis estas mondfama pro sia petola aspekto kaj la legendoj teksitaj ĉirkaŭ lia persono. La plej fama legendo rakontas pri knabo, kiu savis la urbon estingante per pisado brulantan meĉon, ligitan al eksplodema barelo.

Ankaŭ estas konata lia vestaro, kiu konsistas el pli ol 700 kostumoj. Lia unua kostumo estis donacita je la 1a de majo 1698, donacita de la guberniestro de la Aŭstraj Nederlandoj okaze de la festoj de unu el la gildoj de Bruselo. Daŭre oni uzas ĉian okazon por donaci novan kostumon. (Tiuj kostumoj ja estas tiel faritaj ke li povas daŭrigi sian ĉiutagan okupon.) La vestaro enhavas i.a. kostumeton Elvis Presley, futbal-kompletojn, Mickey Mouse, kaj multaj aliaj.

Jam plurfoje la bildeto estis forprenita de sia soklo de vandaloj kaj ŝercemuloj. Tiel ekzemple en junio 26 de la jaro 1817, kiam en la ĵurnalo aperis jena poemeto por konsoli la konsternitajn Bruselanojn:

   Ey lieve meisjes! Staakt geschrei
   Al koomt gy door dees dievery
   een zoeten troost te missen;
   hij zal met nerstig onderzoek
   nog wel eens koomen uit den hoek
   om zonder schroom te pissen.

traduko:

   Ej karaj knabinoj, ĉesu ploro!
   Eĉ se pro tiu ĉi ŝtelo
   Devos manki dolĉa konsolo
   li per serioza esploro
   revenos el iu angulo
   por plue maltrinki sen honto.

En Geraardsbergen staras tre simila statueto, kaj ekzistas kverelo inter ambaŭ urboj, pri kies statueto estas la plej aĝa. La bronza statuo de Geraardsbergen datiĝas de 1459, tiu de Bruselo de 1619. Sed la bronza statuo en Bruselo anstataŭis ŝtonan "Juliaensken Borre" (fonto de eta Juliano), kiu verŝajne jam estis Manneke Pis. Tiu ŝtona statueto jam estis menciita en 1452.

En 1985 Manneken Pis ricevis "fratineton": Janneken Pis (Maltrinketulino). Estas iniciato de la lokaj trinkejoj sen historia bazo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kvankam en la origina nederlanda formo la vortoradiko pis’ estas same vulgara kiel en Esperanto, do uzi la vorton ankaŭ en traduko tute adekvatas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]