Manuel Altolaguirre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Altolaguirre
Persona informo
Naskonomo Manuel Altolaguirre y Bolín
Naskiĝo 29-an de junio 1905 (1905-06-29)
en Malago
Morto 26-an de julio 1959 (1959-07-26) (54-jaraĝa)
en Burgoso
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Institución Libre de EnseñanzaUniversitato de Granado • St. Stanislaus Kostka College, Málaga vd
Memorigilo Manuel Altolaguirre
Familio
Edz(in)o Concha Méndez vd
Infanoj Paloma Altolaguirre Méndez vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoscenaristotradukisto • presisto • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel ALTOLAGUIRRE Bolín (Malago, 29-a de junio de 1905 - Burgos; 26-a de julio de 1959) estis poeto, scenaristo kaj kinisto hispana, apartenanta al la Generacio de la 27.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis el riĉa familio malaga, nome la filo de juĝisto, ĵurnalisto kaj verkisto Manuel Altolaguirre Álvarez. Li studis mezlernejon ĉe la jezuitoj en Malago kaj Juron en la Universitato de Granado, sed li apenaŭ profesiis tiele. Lia plej frua laborintereso estis por presisto kaj eldonisto. En 1926 li kreis, kun Emilio Prados, la faman revuon "Litoral" (marbordo), kie aperis gravaj tekstoj de la aŭtoroj poste konataj kiel «Generacio de la 27a».

En 1930, post ruiniĝo de Litoral, fondis en 1930, la revuon «Poesía en Málaga» solece. Aperos kvin numeroj, eldonitaj la du lastaj en Parizo en 1931. Li loĝis en Parizo kaj Londono, kien li translokiĝis en 1934 por studi presarton kaj li tradukis tekstojn de Mary Shelley, inter aliaj. Poste en Madrido li konaiĝis kun la poetino Concha Méndez, kiu poste estos lia edzino kaj kun kiu li eldonis kaj publikigis, en la kolekto Héroe kaj en samnoma revuo, librojn kaj tekstojn fundamentajn de poezio, kiaj Razón de amor, de Salinas aŭ La realidad y el deseo, de Cernuda, inter aliaj.[1]

Dum la Hispana Enlanda Milito, Altolaguirre iĝis membro de la Alianzo de Intelektuloj Kontraŭfaŝistoj kaj direktoro de la teatra grupo La Barraca, soldato en la Respublika Armeo, kie li laboris por presado kaj eldonado cele al propagando. Spite agnoskita kondiĉo de intelektulo respublikana, la 22-a de aŭgusto de 1936, lia frato Luis Altolaguirre, kun sia iama amiko la poeto José María Hinojosa, estis mortpafitaj ĉe la tombejo de San Rafael de Malago fare de grupo de milicanoj.[2][3] Ankaŭ alia frato de la poeto, nome Federico Altolaguirre, militisto kaj amiko de Franco, estis mortpafita post kelkaj monatoj.[4] Tiu tragika eventaro krom la propra milito, kondukis lin al emocia falo kaj terura persona krizo, fuĝo el Hispanio tra la Pirineoj kaj senliberigo en koncentrejo en Francio. De tie li estis enmetita en frenezulejo, de kie savis lin diversaj kolegoj, por sukcese alveni kun sia edzino, Concha Méndez ĉe Paul Éluard. Max Ernst kaj Pablo Picasso aĉetis la biletojn por ke ili veturu al Ameriko.

Li loĝis unue en Kubo kaj poste en Meksiko. Li dediĉis sin tie al kino. En 1946 eklaboris kiel scenaristo dungita de Panamericam Film. En 1950 Altolaguirre veturis al Madrido kaj al Malago por viziti familianojn kaj amikojn. El 1952 li kunlaboris en la revuo malaga Caracola (bukcino). Fondis kun sia dua edzino, la milionula kubanino María Luisa Gómez Mena, "Producciones Isla". Samjare li iĝis scenaristo de Subida al cielo de Luis Buñuel, kiu ricevis diversajn premiojn. Kiel produktoro li laboris por Misericordia, baze sur la verko de Benito Pérez Galdós kaj en "Las estrellas" de Arniches.

Li estis scenaristo kaj reĝisoro de la filmo El Cantar de los Cantares baze sur komentario de Fray Luis de León, verko kiu montris religian priokupiĝon. En 1959 revenis al Hispanio por prezenti ĝin ĉe la Donostia Internacia Filmfestivalo. Revene al Madrido, li suferis akcidenton ĉe Cubo de Bureba en la provinco Burgos. Akompanis lin lia edzino María Luisa, kiu tuje mortiĝis, dum li post tri tagoj, nome la 26-a de julio de 1959.

Poezio[redakti | redakti fonton]

Eble estas la poeto plej spirita kaj intimisma de la Generacio de la 27-a. En liaj komponoj videblas heredo de San Juan de la Cruz, Garcilaso de la Vega, Juan Ramón Jiménez kaj Pedro Salinas. Lia produkto estas mallonga kaj malegala, sed li kreis gravan intimisman mondon riĉa en nuancoj. Li kantis amon, solecon, morton, pere de romantismaj lingvaĵoj. Li zorgis pri la muzikeco per hegemonio de la mallongaj versoj kaj la strofoj tradiciaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Elstaras:

  • Las islas invitadas (1926)
  • Poemas del agua (1927)
  • Soledades juntas (1931)
  • La lenta libertad (1936)
  • Las islas invitadas (1936)
  • Nube temporal (1939)
  • Poemas de las islas invitadas (1944)
  • Nuevos poemas de las islas invitadas (1946)
  • Fin de un amor (1949)
  • Poemas en América (1955).

Krome libro de memoroj, El caballo griego (la greka ĉevalo), artikoloj pri literatura kritiko, kelkaj tradukoj kaj teatraĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]