Mukhtaran Bibi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mukhtaran Bibi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1972 (1972-01-01) (52-jaraĝa)
en Meerwala
Lingvoj urduo
Ŝtataneco Pakistano
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj • homrajta aktivulo
vdr

Mukhtaran Mai (Bibi) (1972-) estas virino, kiu ribelis kontraŭ la pakistanaj kontraŭvirinaj konvencioj, tradicioj. Ŝi estis sekse perfortita en Pakistano, sed ŝi – kiel devintus – ne mortigis sin, sed publikigis la aferon. En 2005, ŝi rericevis sian pasporton – danke al premo de Condoleezza Rice – por vojaĝi al Usono.

Ŝia 12-jara frato estis akuzita en la vilaĝo Meerwala – far mastio-aj tribanoj –, ke li havas amrilaton kun junulino de pli alta kasto. Pli poste evidentiĝis, ke oni volis nur kaŝi la seksperforton de la junulo far du mastio-aj viroj.

Oni kunvokis triban konsilion (ĝirgon), kie oni akuzis la junulon pri molestado de la junulino. La konsilio decidis, ke la pli maljuna fratino de la junulo devas pardonpetegi. La alvenintan virinon kaptis 4 mastoi-aj viroj kaj sekse perfortis ŝin en najbara domo. Mukhtaran hejmeniris laŭ la "tradicio" senveste, antaŭ okuloj de la tuta vilaĝo, kaj devintus sin mortigi. Ŝi do akuzis la atakantojn kaj la liberala gazetaro faris el tio tutlandan kaj poste internacian aferon.

Oni kaptis la pekulojn kaj kondamnis ilin je morto, sed pli poste alia juĝejo liberparolis la virojn krom unu, kies punon ĝi ŝanĝis al tutviva mallibero.

La virinon daŭre gardas policistaro kaj ŝi fondis virinan lernejon el la ricevita kompensa mono.