Jacob Roggeveen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Roggeveen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1659 (1659-02-01)
en Middelburg
Morto 31-an de januaro 1729 (1729-01-31) (69-jaraĝa)
en Middelburg
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Alma mater Universitato de Harderwijk
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Jacob Roggeveen (14-a de januaro 165931-a de januaro 1729) estis nederlanda esploristo, kiu havis la mision malkovri Sudlandon ( Terra Australis); sed li hazarde malkovris Paskinsulon.

La itinero de Roggeveen

La patro de Jacob, Arent Roggeveen, estis matematikisto kun ankaŭ multe da scio pri astronomio, geografio kaj la teorio de la navigacio. Li okupis sin per esplorado al la Sudlando, kaj eĉ akiris patenton por esplorvojaĝo, sed estis lia filo, kiu je la aĝo de 62 jaroj finfine ekipis tri ŝipojn kaj faris la vojaĝon.

En aŭgusto 1721 li foriris al sia esplorvojaĝo, dungita de la West Indische Compagnie (WIC) (Okcidenthinda Kompanio), por serĉi la Sudlandon. Li vojaĝis ĉirkaŭ la Horna Kabo al la Pacifiko. Li vizitis la Juan-Fernandez-Insularon kaj je la 5-a de aprilo 1722 (paskodimanĉo) li malkovris Paskinsulon. Tra la Toamotu-Insularo, la Societa Insularo kaj Samoo li veturis al Batavio (la nuna Ĝakarto). Tie li estis malliberigita, akuzita pro rompo de la monopolo de la Vereenigde Oostindische Compagnie (VOC) (Unuiĝinta Orienthinda Kompanio), sed la VOC poste estis devigita liberigi lin, pagi la malprofiton kaj al la ŝipanoj la salajron. En 1723 Roggeveen revenis al Nederlando.