Anna Schäffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Anna Schäffer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1882 (1882-02-18)
en Mindelstetten
Morto 5-an de oktobro 1925 (1925-10-05) (43-jaraĝa)
en Mindelstetten
Tombo Mindelstetten vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo kristana mistikulo vd
Laborkampo kristanismo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna Schäffer [Anna Ŝeffer] (naskiĝis la 18-an de februaro, 1882 en Mindelstetten, Bavario; mortis la 5-an de oktobro, 1925 en Mindelstetten) estas germana virino kiun la Romkatolika Eklezio taksas kiel sanktulinon.

Ŝi estis filino de malriĉa ĉarpentisto, kiu havis sume 8 gefilojn. Ŝi ŝatis iĝi monaĥino, sed ŝi ne sukcesis. Ŝi komencis labori tre juna, pro la malriĉo de la familio. En 1901, kiam ŝi estis 19-jara, ŝi falis en kuvon plenan je varmega akvo kun lesivo. Ŝiaj kruroj estis trafitaj de gravaj vundoj, kiuj neniam resaniĝos.

Poste, ŝiaj suferoj grandiĝis. Ŝi havis plurajn malsanojn kaj ne plu povis piediri. Dum sia longa malsanado, ŝi multe preĝis, legis, skribis kaj konsilis. Kaj ŝi ege ŝatis kudri: ŝi deklaris ke ŝi havis 3 ŝlosilojn de la Paradizo, sian suferon, la kudrilon kaj la skribilon. Ŝi ankaŭ "sonĝis" pri Jesuo kun Sankta Francisko el Asizo, pri sia gardanĝelo ktp. kaj havis aliajn mistikajn spertojn.

Ŝi mortis 43-jara, en la sama vilaĝo kie ŝi pasis preskaŭ la tutan vivon. Ŝi lasis 12 librojn.

La 7-an de marto, 1999, la papo Johano Paŭlo la 2-a deklaris ŝin beatulino kaj la 21-an de oktobro, 2012 la papo Benedikto la 16-a deklaris ŝin sanktulino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retpaĝaro pri Anna Schäffer (plurlingve - bedaŭrinde ne esperante)