Andreas Bausewein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Bausewein
La politikisto en 2017
La politikisto en 2017
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1973 (1973-05-05) (50-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Pedagogia Altlernejo Erfurt/MühlhausenGutenberg-gimnazio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Andreas BAUSEWEIN (naskiĝinta la 5-an de majo 1973 en Erfurto) estas germana politikisto de la Socialdemokratia partio/SPD kaj ekde 2006 urbestro de Erfurto.

Trejnado kaj profesia laboro[redakti | redakti fonton]

Post la frekvento de la Gutenberg-lernejo en Erfurto li trejniĝis de 1989-93 kiel elektroinstalisto. Post la civila servo ĉe la ambulanca servo Arbeiter-Samariter-Bund li iĝis en 1995 kunlaboranto de la SPD-frakcio en la landa parlamento por la daŭro de unu jaro. De 1995-99 li studis ĉe la Fakaltlernejo de Erfurto kaj iĝis diplomita socialpedagogo. Postdiploman studon pri pedagogiko ĉe la Universitato de Erfurto li sukcese finis en 2002.

De 2002 ĝis 2003 li deĵoris kiel socialpedagogo ĉe la profesia pluklerigadejo de la malliberejo de Tonna. Poste li laboris kiel kvalifikiĝ-kunordiganto ĉe la turingia filio de la Germana sindikata konfederacio.

Politika laboro kaj publikaj oficoj[redakti | redakti fonton]

Al la SPD Bauswein membriĝis en 1990. De 1995-2004 li estris la junularan sekcion de la socialdemokratanoj en Turingio. Ekde 1994 li estis estrarano de la landa frakcio. De 1998-2008 kaj denove ekde 2010 li estis/estas vicestro de la landa partia filio. De 2004-06 li estis deputito de la Turingia Landa Parlamento.

En majo 2006 li venkis ĉe la dua decida balotado la kristandemokratian kontraŭulon Dieter Hagemann per ne tute du trionoj de la voĉoj. Tiam nur 30,9 % de la erfurtanoj kun voĉdonadrajto partoprenis la elekton.

Okaze de la nova elekto de la SPD-estrarano en la 7-a de junio 2008 Bausewein ne plu estis elektita. Kaŭzo estis lia pozicio post la elektoj por la turingia landa parlamento, kiam li estis favorinta aliancon kun la maldekstruloj kontraŭe al la alo ĉirkaŭ Christoph Matschie, kiuj finfine ekkoaliciis kun la kristandemokratanoj. Tamen en la 6-a de marto 2010 li denove elektitis tiufunkcie (danke al nur 57 % de la donitaj voĉoj)[1].

Kiel urbestro li responsis i.a. por la malkonstruo de la monumentprotektita enirejo al la naĝejo ĉe la Norda parko.

La 22-an de aprilo 2012 li jam dum la unua balotado reelektitis kiel urbestro (59,2 % de la donitaj voĉoj). La dua plej forta kandidato, la konservativulo Michael Panse, gajnis nur 14,9 %[2]. Post la elekto de la Landa Parlamento de Turingio en aŭtuno de 2014 li gvidis la koaliciajn interparoladojn kun Maldekstruloj kaj Verduloj.

Familio[redakti | redakti fonton]

Andreas Bausewein edziĝis al Sysann Bausewein kaj havas tri infanojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff: Die Oberbürgermeister der Stadt Erfurt seit 1872. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 35 (2007). p. 25-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]