Bildartohistorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de La vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj eldonita en 1550 fare de Giorgio Vasari

Bildartohistoriobildarta historio estas la scienco pri la historia evoluo de la bildartoj (pentrarto, skulptarto ktp.) kaj ilia ikonografia, ikonologia same kiel materia destino. Ĝi esploras kaj priskribas ankaŭ la kulturan funkcion de bildigaj artoj koncerne iliajn artismajn kaj konkretajn kondiĉojn, same kiel ankaŭ la verkan procedon de artisto.

Anton von Maron: portreto de J.J. Winckelmann, 1768. Li estas konsiderita la unua moderna esploristo de la historio de arto.

Kvankam ĝi tuŝas multajn punktojn en la kampo de filozofio kaj estetiko, la difino de la naturo de "arto" ne estas ĝia ĉefa okupkampo. La kampo de arthistorio provas klasifiki ŝanĝojn kaj periodojn en arto dum tempo same kiel pli bone kompreni kiel arto estas formita kaj formanta de socio kaj kulturo.

Por la celo de analizado de arto en ĝiaj diversaj periodoj, kaj sur la supozo ke la kreivaj procezoj de artisto estas procezoj kun strukturo kiu povas esti priskribita aŭ interpretita, historiistoj uzas ilojn de diversaj esplorkampoj kiel ikonografio, historio, sociologio, psikologio kaj psikanalizo, filozofio, arkeologio kaj pli.

Plejparte, estas kutime atribui al ĉi tiu kampo ĉefe la historion de eŭropa arto. Tamen, ekzistas arthistoriistoj kiuj studas ne-eŭropan arton, kiel la malproksimorientajn artojn, afrikan arton kaj pli.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]