Elektoprinclando Palatinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elekto-Palatinato
Plena origina nomo:
Kurpfalz
Pfalzgrafschaft bei Rhein
 ofico de palatinata grafo 14-a jarcento1777 Elekto-Palatinato-Bavario 

kultura regiono • elekta princlando • ŝtato de Sankta Romia Imperio • palatina graflando • historia lando
Geografio
Mapo de okcidenta Palatinato-Bavario ĉirkaŭ 1789
Mapo de okcidenta Palatinato-Bavario ĉirkaŭ 1789
Ĉefurbo:
Loĝantaro
ekde 1556 protestantismo, ekde 1692 regantoj denove romkatolikaj, loĝantoj plu protestantaj
Ŝtat-strukturo
hereda monarkio ekde 1456 elektoprinclando
Patrina lando:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
ofico de palatinata grafo ofico de palatinata grafo
Postsekvaj ŝtatoj:
Elekto-Palatinato-Bavario Elekto-Palatinato-Bavario
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Elektoprinclando Palatinato, aŭ pli mallonge Elekto-Palatinato, germane Kurpfalz, oficiale Pfalzgrafschaft bei Rhein, estis historie grava teritorio de la germana Sankta Romia Imperio. Ĝi situis proksimume en la areoj de la hodiaŭaj Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo. Ĉefaj urboj estis Heidelberg kaj Mannheim. Elekto-Palatinato ne estis unu konektita teritorio, sed aro da multaj etaj, disaj landopartoj.

Supra Palatinato (germane Oberpfalz) situas 300 km for de Palatinato en la germana federacia lando Bavario, sed historie estis ligita al Palatinato sub regado de la dinastio Vitelsbaĥoj.

Elekto-Palatinato estis dum pluraj jarcentoj (proks. de 1200 ĝis 1800) regata de princo-elektisto (Kurfürst) de la Sankta Romia Imperio kaj tial havis gravan politikan rolon en la germana politiko. La reganto de Elekto-Palatinato havis la titolon Pfalzgraf bei Rhein, "palatina grafo ĉe Rejno". Li estis unu el la sep princoj-elektistoj de la imperio.

En 1777, Elekto-Palatinato unuiĝis kun la elektoprinclando Bavario al elektoprinclando Palatinato-Bavario, Kur-Pfalz-Bayern, kiu ekzistis ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio.

Listo de palatinaj grafoj ĉe Rejno[redakti | redakti fonton]

ekde Ludoviko la 1-a, la unua vitelsbaĥa palatina grafo ĉe Rejno

Kurpfalz hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ oni uzas la nomon Kurpfalz proksimume por la sama regiono kie situis la historia elektoprinclando, pli-malpli la regiono ĉirkaŭ Mannheim kaj Heidelberg.